Melinda pipio | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Anthus melindae (Shelley, 1900) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Melinda pipio (Anthus melindae) estas mezgranda paserina birdo, membro de la genro de pipioj kaj familio de Motaciledoj (kiu enhavas ankaŭ la motacilojn kaj longungulojn) kiu reproduktiĝas en Kenjo kaj Somalio. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj herbejoj de malaltaj teroj aŭ laŭsezone humidaj aŭ inunditaj herbejoj de malaltaj teroj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo.
Ĝi estas specio ĉefe bruneca supre, pli malhelbruna en flugiloj kaj longa vosto, kiu havas blankajn bordojn. La subaj partoj estas sablokoloraj kaj tre striecaj en brusto, dum ventro kaj gorĝareo estas senmarkaj. La kruroj estas rozkolorecaj kaj la beko malhela supre kaj flaveca sube. La vizaĝo estas grizbruneca escepte palaj superokula strio kaj mustaĉa subvanga strio bordata malhelbrune.
Referencoj
- BirdLife International 2004. Anthus melindae. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 25an de julio 2007.
|