Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Meliacoj
bida melio (Melia azedarach)
Biologia klasado
Regno: plantoj Plantae
Subregno: trakeofitoj Tracheophyta
Superdivizio: spermatofitoj Spermatophyta
Divizio: angiospermoj Angiospermae
Klaso: dukotiledonoj Magnoliopsida
Subklaso: rozedoj Rosidae

malvedoj Malvidae

Ordo: sapindaloj Sapindales
Familio: meliacoj Meliaceae
Juss. [1]
melio Melia
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj

La meliacoj[2] (latine Meliaceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo sapindaloj (Sapindales). Ĝi enhavas ĉirkaŭ 50 genrojn kaj preskaŭ 670 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas melio[2].

Tiuj plantoj ĉefe estas arboj el tropikaj landoj. Inter ili troviĝas la mahagono kaj la grandfolia svitenio famaj pro siaj lignoj, kaj la hinda nimo fama pro multterenaj utiloj.

Ilin karakterizas alternaj remilarformaj folioj senstipulaj kaj floroj laŭ kumoj. Multaj specioj havas falivajn foliojn, ĉu vintre se en subtropikaj klimatoj, ĉu dum la seka sezono, se en tropika klimato. Tamen kelkaj specioj havas daŭrivaj foliojn.

Taksonomio

Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (9 jun. 2020)[1],[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[4]:

  • Angiospermae - angiospermoj
    • Sapindales Juss. ex Bercht. & J.Presl- sapindaloj
      • Meliaceae Juss. - meliacoj
        • Aglaia Lour. - aglajo
        • Amoora Roxb. - amooro*
        • Anthocarpa Pierre - antokarpo
        • Aphanamixis Blume - afanamikso
        • Astrotrichilia (Harms) J.-F. Leroy ex T.D. Penn. & Styles - astrotrikilio
        • Azadirachta A. Juss. - azadiraĥto
        • Cabralea A. Juss. - kabraleo
        • Calodecaryia J.-F. Leroy - kalodekario
        • Capuronianthus J.-F. Leroy - kapuronianto
        • Carapa Aubl. - karapo
        • Cedrela P. Browne - cedrelo[5]
        • Cedrelopsis - cedrelopso
        • Chisocheton Blume - kizoketo
        • Chukrasia A. Juss. - ĉukrasio
        • Cipadessa Blume - cipadeso
        • Dysoxylum Blume - disoksilo
        • Ekebergia Sparrm. - ekebergio
        • Entandrophragma C. DC. - entandrofragmo
        • Granatum - granatumo
        • Guarea F. Allam. ex L. - gvareo
        • Heckeldora Pierre - hekeldoro
        • Heynea Roxb. - hejneo
        • Humbertioturraea J.-F. Leroy - humbertiotureo
        • Khaya A. Juss. - kajao
        • Lansium Corrêa - lansio
        • Lepidotrichilia (Harms) J.-F. Leroy ex T.D. Penn. & Styles - lepidotrikilio
        • Leplaea Vermoesen - lepleo
        • Lovoa Harms - lovoo
        • Malleastrum (Baill.) J.-F. Leroy - maleastro
        • Melia L. - melio[2]
        • Munronia Wight - munronio
        • Neobeguea J.-F. Leroy - neobegeo
        • Nymania Lindb. - nimanio
        • Payeria - pajerio
        • Pseudobersama Verdc. - pseŭdobersamo
        • Pseudocedrela Harms - pseŭdocedrelo
        • Pseudoclausena T.P. Clark - pseŭdoklaŭseno
        • Quivisianthe Baill. - kvivizianto
        • Reinwardtiodendron Koord. - rejnvartiodendro
        • Rhetinosperma Radlk. - retinospermo
        • Ruagea H. Karst. - ruageo
        • Sandoricum Rumph. ex Cav. - sandoriko
        • Schmardaea H. Karst. - ŝmardao
        • Selbya M. Roem. - selbio
        • Soymida A. Juss. - sojmido
        • Swietenia Jacq. - svitenio[6]
        • Synoum A. Juss. - sinoo
        • Toona (Endl.) M. Roem. - toono
        • Trichilia P. Browne - trikilio
        • Turraea L. - tureo
        • Turraeanthus Baill. - tureanto
        • Vavaea Benth. - vavao*
        • Walsura Roxb. - valsuro
        • Xylocarpus J. Koenig - ksilokarpo
*genro akceptita en WFO sed ne en TPL. Tamen laŭ WFO, estas neniu akceptita specio en ĝi.

Bildaro

Eksteraj ligiloj

Referencoj


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.