Melbourne Armstrong Carriker
Persona informo
Melbourne Armstrong Carriker
Naskiĝo 14-an de februaro 1879 (1879-02-14)
en Sullivan
Morto 27-an de julio 1965 (1965-07-27) (86-jaraĝa)
en Bucaramanga
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater sistemo de Universitato de Nebrasko Universitato de Nebrasko-Lincoln vd
Profesio
Okupo ornitologo entomologo zoologo vd
Laborkampo ornitologio entomologio vd
Aktiva en Latin-Ameriko vd
vd Fonto: Vikidatumoj

Melbourne Armstrong Carriker (1879-1965) estis usona ornitologo kaj entomologo.[1]

Biografio

Vivo

Carriker naskiĝis en Sullivan (Ilinojso) en 1879. Li ĉeestis ĉe Universitato de Nebrasko-Lincoln,kie li studis Mallophaga (birdolaŭsoj) kun Lawrence Bruner. Li havis filon Melbourne Armstrong Carriker Jr., kiu estis mara malakologo.[2]

Li mortiĝis en 1965.[1]

Kariero

Carriker ekkolektis haŭtaĵojn de birdoj kaj ekstudis birdan kutimaron kiam li gradiĝis el altlernejo. Li ekhavis intereson pri birdolaŭsoj, kaj iĝis tutmonda fakulo pri genroj el neotropiso. Li komunikiĝis kun tutmondaj sistematikistoj pri Mallophaga kaj publikigis nombrajn artikolojn kaj en hispana kaj en angla. Li ankaŭ priskribis du familiojn, kvar subfamiliojn, 53 genrojn kaj subgenrojn, kaj proksimume 866 speciojn kaj subspeciojn de birdolaŭsoj dum sia tuta kariero. Li veturis etende tra Sudameriko kaj kolektis specimenojn por la Muzeo Carnegie, la Usona Muzeo de Natura Historio en Manhatano, la Akademio de Naturaj Sciencoj (tiam Akademio de Naturaj Sciencoj de Filadelfio), la Usona Nacia Muzeo, la Peabody-muzeo de naturhistorio, la Muzeo Field de Natura Historio en Ĉikago, kaj la Naturhistoria Muzeo de Los Angeles.[1]

Carriker laboris kiel helpzorgisto pri birdoj ĉe la Muzeo Carnegie el 1907 al 1909. Li iĝis honora kunlaboranto de la Departamento de Entomologio, ĉe la Usona Nacia Muzeo, en 1953.[1]

Referencoj

  1. 1 2 3 4 Melbourne Armstrong Carriker at the SIA archives.
  2. "Folklife Festival 2011: Colombia and the Smithsonian" de Courtney Esposito 5an de Julio, 2011. Smithsonian Institution Archives.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.