![]() Kiel legi la taksonomion | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Melanezia sturno | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aplonis zelandica (Quoy kaj Gaimard, 1832) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Melanezia sturno (Aplonis zelandica) estas birdo de la familio de sturnedoj kaj genro de Pacifikaj sturnoj aŭ Aplonis. Ĝi estas indiĝena de Salomonoj kaj Vanuatuo.
Tiuj sturnedoj, kiel ĉe aliaj de la sama genro estas brilnigrecaj. Oni agnoskas tri subspeciojn, kiuj estas la jenaj:
- maxwellii H. O. Forbes, 1900 - Nendo (Santa Cruz), en okcidenta kaj centra Santa Cruz.
- zelandica ( Quoy & Gaimard, 1830) - Vanikoro, en suda Santa Cruz.
- rufipennis E. L. Layard, 1881 – Insulo Banks kaj norda kaj centra Vanuatuo (suden al Efaté).
Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj aŭ montararbaroj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo.
Habitatoj de altaj teroj de suda Vanuatuo restas sekuraj, kaj krome la specio loĝas en ĝardenoj kaj degraditaj habitatoj de malaltaj teroj de Nendo kaj Vanikoro en malgrandaj insuloj de Santa Cruz en Salomonoj. Se novaj informoj konfirmas ke la totala populacio estas malpli da 10,000 kaj ĉiuj populacioj enhavas malpli da 1,000 maturuloj, la specio eble estos listata kiel Vundebla.
Lignoproduktado estas minaco.
Referencoj
- BirdLife International 2004. Aplonis zelandica. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 24an de julio 2007.
|