Ruĝkapa melanerpo | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Melanerpes erythrocephalus (Linnaeus, 1758) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Ĝia arealo (oranĝa estas somero, blua estas vintro, dum verda estas konstanta loĝejo) | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Ruĝkapa melanerpo, Melanerpes erythrocephalus, estas mal- aŭ mezgranda melanerpo, tio estas birdo de la familio de Pegedoj, kiu loĝas en mezvarma Nordameriko kie la reprodukta biotopo estas malferma kamparo tra suda Kanado kaj orienta kaj centra Usono.
Taksonomio
La Ruĝkapa melanerpo estis unu el la multaj specioj originale priskribitaj de Linnaeus en sia verko de la 18-a jarcento Systema Naturae.[1] La specifa epiteto devenas el la vortoj de la Antikva greka nome eruthros 'ruĝa' kaj kefalos 'kapo'.[2]
Estas tri agnoskitaj subspecioj, kiuj estas la jenaj:
- Melanerpes erythrocephalus brodkorbi
- Melanerpes erythrocephalus caurinus
- Melanerpes erythrocephalus erythrocephalus
Priskribo
Plenkreskuloj estas rimarkinde trikoloraj, kun nigraj dorso kaj vosto kaj ruĝaj kapo kaj kolo. La subaj partoj estas ĉefe blankaj nome la suba brusto kaj la ventro. La flugiloj estas nigraj sed kun blankaj duarangaj flugilplumoj. Tiuj koloraj partoj estas puraj (senmiksaj) kaj tre klare limigitaj. Plenkreskaj maskloj kaj ino estas identaj laŭ plumaro.[3] Junuloj estas similformaj, sed estas punktitaj je bruno.[3] Nespertaj birdumantoj povas ofte erare misidentigi ilin kiel Karolina melanerpo, kies teritorio iome koincidas kun tiu de la Ruĝkapa melanerpo. Dum Karolina melanerpo havas iome da brilruĝo en malantaŭo de siaj koloj kaj kapoj, la Ruĝkapa melanerpo havas multe pli malheletan ruĝon kiu kovras siajn enterajn kapojn kaj kolojn, krom diferenca plumarbildo.
La voĉo estas ia ĉur-ĉur .
Kutimaro
Tiuj birdoj flugas por kapti insektojn enaere surgrunde, manĝas sur arboj kaj stokas nuksojn. Ili estas ĉiomanĝantaj, ĉar ili manĝas insektojn, semojn, fruktojn, berojn, nuksojn kaj eventuale eĉ la ovojn de aliaj birdoj.[3] Ĉirkaŭ du trionoj de ĝia dieto konsistiĝas el plantoj.[3] Ili nestumas en kavaĵo en morta arbo, fosto, aŭ morta parto de arbo kiu estu el 2.5 al 25 m super grundo.[3] La ino demetas 4 al 7 ovojn en frua Majo kiuj estas kovataj dum du semajnoj.[3] Povas okazi dua ovodemetado en ununura nestosezono.[3] Nordaj birdoj migras al la sudaj partoj de la teritorio, el kiuj la plej parto alvenas al la reprodukta teritorio ĉirkaŭ malfrua aprilo, kaj aliras al vintrejoj ĉirkaŭ malfrua oktobro;[4] dum sudaj birdoj estas ofte konstantaj loĝantoj.
Konservado
Iam estante abunda, la populacio de tiu nearktisa specio draste malpliiĝis ekde 1966 pro la keskanta nestokonkurenco kun la Sturno kaj forigo de mortaj arboj (uzataj por nestumado) el arbaroj. Multaj nordorientaj ŝtatoj en Usono jam ne havas nestantajn ruĝkapajn melanerpojn. En Ohio, ekzemple, nekonstanta populacio ĉeestas plej parton de jaroj, sed ĝi ne konstantiĝas.[5]
La Ruĝkapa melanerpo estas listita kiel vundebla specio en Kanado kaj kiel minacata specio en kelkaj ŝtatoj de Usono. La specio malpliiĝis laŭ nombroj pro perdo de habitato kaŭzita de kolektado de mortaj arboj, agrikultura disvolviĝo, kanaligo de riveroj, monokultivoj, perdo de etaj fruktoĝardenoj kaj traktado de telefonfostoj per kreozoto.[6]
Popola kulturo
En 1996, la poŝta servo de Usono eldonis poŝtmarkon de 2 centoj kun ripozanta Ruĝkapa melanerpo.[7] Tiu poŝtmaeko estis poste reeldonita en 1999 kaj restis havebla ĝis 2006.[8]
La klasika heroo de bildstrioj Woody Woodpecker estas ĝenerale identigita kiel Ruĝkapa melanerpo ĉar ĝi havas la unikan tutruĝan kapon. La korpokoloro estis iom modifita pro desegno bezonoj kaj oni aldonis la tufon de grandaj usonaj pegedoj (kiel la Blankvizaĝa nigropego aŭ la Eburbeka kampefilo).
Notoj
- ↑ latine Linnaeus, C. (1758) Systema naturae per regna tria naturae, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis. Tomus I. Editio decima, reformata.. Holmiae. (Laurentii Salvii)..
- ↑ Liddell, Henry George and Robert Scott. (1980) A Greek-English Lexicon (Abridged Edition). Unuiĝinta Reĝlando: Oxford University Press. ISBN 0-19-910207-4.
- 1 2 3 4 5 6 7 Porter, Eloise F.; James F. Parnell, Robert P. Teulings, Ricky Davis. (2006) Birds of the Carolinas Second Edition. Chapel Hill, NC: University of North Carolina Press, p. 220. ISBN 978-0-8078-5671-0.
- ↑ Henninger (1906), OOS (2004)
- ↑ OOS (2004)
- ↑ BirdHouses101.com (2007)
- ↑ ASP (1996)
- ↑ USA Philatelic (2006)
Referencoj
- America's 1996 Stamps Program (1996): Ruĝkapa melanerpo. Alŝutita 2006-JAN-31.
- BirdHouses101.com (2007): Ruĝkapa melanerpo. Versio de 2007-SEP-30. Alŝutita 2008-FEB-14.
- BirdLife International (2004). Melanerpes erythrocephalus. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 9a Majo 2006. Preskaŭ minacata
- Henninger, W.F. (1906): A preliminary list of the birds of Seneca County, Ohio. Wilson Bull. 18(2): 47-60. plena teksto en formato Arkivigite je 2011-06-06 per la retarkivo Wayback Machine DjVu kaj en formato Arkivigite je 2011-06-06 per la retarkivo Wayback Machine PDF
- Ohio Ornithological Society (OOS) (2004): Annotated Ohio state checklist. Versio de aprilo 2004. plena teksto en formato Arkivigite je 2004-07-18 per la retarkivo Wayback Machine PDF
- USA Philatelic (2006): Red-headed Woodpecker. USA Philatelic 11(1): 31.
Eksteraj ligiloj
- - USGS - Ruĝkapa melanerpo
- The Nature Conservancy's Species Profile: Ruĝkapa melanerpo Arkivigite je 2008-07-24 per la retarkivo Wayback Machine
- – Laboratorio Cornell de Ornitologio - Ruĝkapa melanerpo
- - Ruĝkapa melanerpo Recovery Arkivigite je 2020-07-23 per la retarkivo Wayback Machine
- - Enature.com - Ruĝkapa melanerpo Arkivigite je 2006-11-25 per la retarkivo Wayback Machine
- – Birdoj de Suda Dakoto Birds - Ruĝkapa melanerpo
- filmeto en retejo YouTube