Meksika Ruĝa Kruco | |
---|---|
Cruz Roja Mexicana | |
Lando | Meksiko |
Tipo | societo de humanitara helpo |
Celo | nacia kriza, katastrofa, ambulanca kaj sango-banka servo |
fondinto | luz elena gonzales cosio de lopez |
Fondiĝo | 1910 |
membro de | Internacia Federacio de Societoj de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento |
Sidejo | Meksikurbo |
Interretejo | http://www.cruzrojamexicana.org.mx/ |
La Meksika Ruĝa Kruco - hispane Cruz Roja Mexicana - estas societo de humanitara helpo en Meksiko, kies celo estas provizi nacian krizan, katastrofan, ambulancan kaj sango-bankan servon. La societo membras en la Internacia Federacio de Societoj de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento, internacie kunlaboras tie kun aliaj internaciaj societoj de humanitara helpo kaj precipe kun la aliaj naciaj asocioj de la federacio. Ĝia sidejo estas en Meksikurbo, kaj laŭ la stato de 2020 kiel prezidanto funkcias Fernando Suinaga Càrdenas.
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo (hispane)
- informoj en retejo de la internacia federacio Arkivigite je 2020-04-21 per la retarkivo Wayback Machine (angle)
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.