'Meireki (japane: 明暦) estis unu el la epokoj de Japanio (年号, nengō, litere « nomo de la jaro ») post la Joo-epoko kaj antaŭ la Manji-epoko kiu daŭris de 1655 ĝis 1658. La tiama imperiestro de Japanio estis Go-Sai (後西天皇).

La Meireki-epoko estis proklamita dum la 4-a jaro de la Joo-epoko (1655).

Eventoj dum la Meireki-epoko

  • Meireki gannen (明暦元年) aŭ Meireki 1 (1655): la nova ambasadoro de Koreio alvenis al Japanio.[1]
  • Meireki 3, la 18-an kaj 19-an de la 1-a monato (1657): la urbo de Edo estis detruita de granda incendio.

Bibliografio

Referencoj

  1. Titsingh, I. (1834). Supplément aŭ annales des daïri, p. 413.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.