Mehmet Aurélio
Persona informo
Naskiĝo 15-an de decembro 1977 (1977-12-15) (46-jaraĝa)
en Rio-de-Ĵanejro
Lingvoj brazilportugala turka
Ŝtataneco Turkio Brazilo
Okupo
Okupo futbalisto futbala trejnisto

Mehmet Aurélio - denaske Marco Aurélio Brito dos Prazeres - estas en Brazilo naskiĝinta futbalisto, kiu ekde la jaro 2001 vivas en Turkio kaj alprenis la turkian civitanecon. Li naskiĝis la  15-an de decembro 1977 en Rio-de-Ĵanejro, do nun estas 46-jara. Ekde la jaro 2010 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo Beşiktaş Jimnastik Kulübü - antaŭe li interalie estis profesia futbalisto de la kluboj Fenerbahçe Spor Kulübü (Istanbulo, 2003-2008) kaj Real Betis Balompié (Sevilo, Hispanio, 2008-2010). Krome Mehmet Aurélioekde la jaro 2006 estas membro de la turka nacia teamo de futbalo kaj interalie kunkonkuris pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008, kie la teamo atingis la duonfinalon kaj do trian pozicion inter la eŭropaj naciaj teamoj pri futbalo.


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.