Meditado estas disciplino, per kiu oni haltigas la pensojn, tiel permesante plenan koncentriĝon de la atento je io. Ĝi estas grava parto de budhismo kaj hinduismo. En la plejmulto de religioj ekzistas ia medita tradicio, ekzemple en la judismo, kristanismo, islamo, vuduo kaj multaj ŝamanismoj.
Ekzistas multaj formoj de meditado, sed oni povas klasi ilin en du ĉefajn kategoriojn: la senpera meditado, kiu konsistas en la koncentrado de la atento por haltigi la fluadon de la pensoj, kaj la apogita meditado, en kiu la individuo apogas sin sur mantroj (ripetado de iu difinita sono), kantoj, ĉantoj, kreado de mensaj imagoj ktp.
La budhisma (Vipassano) kaj la zena meditadoj estas ekzemploj de la senpera meditado. La kristana meditado, kiu koncentriĝas en imagoj de la Sankta Virgulino aŭ de Kristo mem, estas ekzemplo de la apogita meditado.
Meditado estas ankaŭ grava parto de la praktikoj de la skoloj de la Nova Erao.
En la ĉiutaga lingvaĵo, oni ofte konfuzas meditadon kun pripensado. Dum la meditado, oni ne pensas pri io sed, tute male, klopodas ĉesigi la pensojn. Mem la verbo mediti en Esperanto povas ja signifi profunde enpensiĝi, la komuna eco de la du agoj estas, ke persono estas nealirebla deekstere, plonĝinta en siajn pensojn aŭ sentojn.
Vidu ankaŭ
Proverbo
Ekzistas pluraj proverboj pri medit(ad)o en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:
„ Fremda medito estas kaŝita. ” „ Atendis, meditis, ĝis en tombon englitis. ” „ Vero ne bezonas mediti nek spriti. ”
Referencoj
- ↑ Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-09-21.