En oceanografio, mediteraneeca maro, aŭ inter-kontinenta maro, estas kutime konsiderata ferma maro kiu havas limigitan interŝanĝon de akvo kun eksteraj oceanoj kaj kie la akvocirkulo estas hegemonia de saleco kaj de temperaturaj diferencoj pli ol de ventoj.
Listo de mediteraneecaj maroj
Mediteraneecaj maroj de la Atlantika Oceano
- La Mediteranea Maro (aŭ la Eŭrafrika Mediteraneeca Maro aŭ la Eŭropa Mediteraneeca Maro): inklude la Nigran Maron, la Azovan Maron, La Egean Maron, la Adriatikan Maron, la Liguran Maron, la Balearan Maron, la Tirenan Maron, la Ionian Maron, kaj la Marmoran Maron.
- La Arkta Oceano (aŭ Arkta Mediteraneeca Maro,[1] konsiderata oceano fare de multaj)
- La Amerika Mediteraneeca Maro: nome kombino de la Golfo de Meksiko kaj la Kariba Maro.[2]
- La Balta Maro
- Bafina Golfo
Mediteraneecaj maroj de la Hinda Oceano
- La Persa Golfo
- La Ruĝa Maro
Mediteraneeca maro inter la Hinda kaj la Pacifika Oceanoj
- La Aŭstralazia Mediteraneeca Maro: nome la maro enfermata de la Sundaj Insuloj kaj la Filipinoj, inklude la bordomarojn nome Banda Maro, la Sulua Maro, la Sulavesa Maro, la Java Maro, ktp.
Tipoj de mediteraneecaj maroj
Estas du tipoj de mediteraneecaj maroj, kiuj estas la jenaj:
Koncentra baseno
Malkoncentra baseno
- La malkoncentra baseno havas pli malaltan salecon pro la fluanta akvo kiujn oni ricevas el pluvo kaj riveroj, kaj ties akvoŝanĝo konsistas el elfluo de pli freŝa mediteraneeca akvo en la supra tavolo kaj enfluo de pli saleca oceana akvo en la plej malsupra tavolo de la markolo. Renovigo de profunda akvo povus estis nesufiĉa por havigi oksigenon suben.
Referencoj
- Matthias Tomczak kaj J. Stuart Godfrey. 2003. Regional Oceanography: an Introduction. (vidu tiun retejon Arkivigite je 2007-06-30 per la retarkivo Wayback Machine)
Notes
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.