Medininagar
urbo
Administrado
Poŝtkodo 822101
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 24° 2′ N, 84° 4′ O (mapo)24.03333333333384.066666666667Koordinatoj: 24° 2′ N, 84° 4′ O (mapo) [+]
Alto 215 m [+]
Areo 150 km² (15000 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Medininagar (Ĝarkhando)
Medininagar (Ĝarkhando)
DEC
Medininagar
Medininagar
Situo de Medininagar
Medininagar (Barato)
Medininagar (Barato)
DEC
Medininagar
Medininagar
Situo de Medininagar

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Medininagar [+]

Medininagar, hindie मेदिनीनगर antaŭe Daltonganĝ estas urbego en nordorienta Barato, en nordokcidenta parto de subŝtato Ĝarkando, en distrikto Palamu, kie ĝi estas ties sidejo.

Riverbordo kun ponto en Medininagar

Etimologio

La pli frua loknomo estas derivita de brita kolonelo Dalton, kiu estis tie komisaro en la 19-a jarcento. Daltonganĝ estis ŝanĝita al Medininagar en 2004 post raĝo Medini, kiu regis tie.

Demografio

En 2011 Medininagar havis 158941 (laŭ la germanlingva Vikipedio nur 78396, laŭ la ruslingva Vikipedio 73307) da loĝantoj kun legopovo 87%, pli alta, ol la landaveraĝo.

Geografio

Medininagar situas laŭ rivero en:North Koel River sur ebenaĵo laŭ averaĝa alteco de 215 m super la marnivelo. Aŭrangabad (Biharo) troviĝas 85, Gaja (Barato) 127, Hazaribag 132, Ambikapur 136, Singrauli 144, subŝtata ĉefurbo Ranĉio 148, Kolkato 468, tutlanda ĉefurbo Delhio 853, Mumbajo 1293 kilometrojn (aere) .

Historio

Distrikto Palamu estis establita en 1892, supozeble ekde tiam estis Daltonganĝ sidejo.

Lingvoj

La oficialaj lingvoj en Medininagar estas la hindia kaj angla lingvoj.

Eduko

En Medininagar la plej altnivela instruado okazas en universitato (establita en 2009) kaj altlernejoj.

Religio

La hinduismo estas la primara religio en Medininagar kun 77%, poste sekvas la islamanoj kun ĉirkaŭ 20%, kristanoj 2%, fine kelkaj aliaj religioj ĉirkaŭ 1%. La urbego estas katolika diocezo.

Stacidomo en Medininagar

Trafiko

Medininagar havas trairan fervojan linion. 4 ĉefvojoj kaj sola flankovojo kuras al la urbego, ponto helpas la trafikon. Medininagar havas lokan flughavenon por helikopteroj kaj tre malgrandaj aviadiloj.

Klimato

Medininagar situas en humida subtropika klimato (Cwa) laŭ la Klimata klasifiko de Köppen. Jare pluvas po 1050 mm averaĝe. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen plej ofte inter junio-septembro dum musono. La temperaturo varias inter 19-33 °C.

Vidindaĵoj

Fontoj

  • WikiTrans
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.