Medicino, pentraĵo de Gustav Klimt el la jaro 1900.
Boteloj de antikva medicino.
Ekzameno de bebo fare de pediatro.

Medicinokuracarto (dubindaj vortoj: sanscienco, sanoscienco, kuracscienco) estas la scienco kaj arto pri la sano de homoj kaj bestoj; ĝi aparte okupiĝas pri esplorado, diagnozo, traktado kaj preventado de malsanoj.[1][2] La vorto medicino estas derivita el la latina medicus, signife "kuracisto".[3][4]

El la sama radiko devenas la vortoj medicinaĵo (kuracilo) kaj medicinisto (kuracisto).[5]

Medicino enhavas varion de sanzorgaj praktikoj evoluintaj al elteno kaj restaŭrado de sano fare de preventado kaj traktado de malsano.

Medicino estas tre vasta studfako, kiu inkluzivas plurajn subfakojn kaj branĉojn. Oni kutimas distingi:

  • La bazaj medicinaj sciencoj estas tiuj, pri kiuj ĉiuj medicinistoj estas edukitaj;
  • La branĉoj de medicino estas specifaj fakoj, pri kiuj eblas fakiĝi post la ĝeneralaj studoj pri medicino;
  • La interdisciplinaj branĉoj estas tiuj fakoj, kiuj konsistas el miksiĝo de pluraj medicinaj branĉoj.

Nuntempa medicino aplikas biomedicinon, genetikon kaj medicinan teknologion al diagnozo, traktado, kaj preventado de vundoj kaj malsanoj, tipe pere de kuracilojkirurgio, sed ankaŭ pere de terapioj tiom diversaj kiel psikoterapio, ortopedio, proteziko, biofarmacio, kaj iona radiado, inter aliaj.[6]

Medicino ekzistis dum miloj da jaroj, dum plej el kiuj ĝi estis arto (areo de lertecoj kaj konoj) ofte havante konektojn kun la religiaj kaj filozofiaj kredoj de loka kulturo. Ekzemplo, kuraculo aplikus herbojn kaj dirus preĝojn por kuracado, aŭ antikva filozofo kaj kuracisto aplikus sangeltiron laŭ la teorioj de humorismo. En pli ĵusaj jarcentoj, ekde la alveno de scienco, plej parto de medicino iĝis kombinaĵo de arto kaj scienco (kaj baza kaj aplikata, laŭ la terminego medicina scienco). Dum kudrotekniko por kudrado estas arto lernita pere de praktiko, la kono de kio okazas ĉe la ĉela kaj molekula niveloj en la histoj kudrataj pliboniĝas danke al la scienco.

Prasciencaj formoj de medicino estas nuntempe konataj kiel tradicia medicino kaj popola medicino. Ili restas ofte uzata kun aŭ anstataŭ scienca medicino kaj estas tiele nomitaj kiel alternativa medicino. Ekzemple, pruvaro pri la efiko de akupunkturo estas "varia kaj nekonsistanta" por ajna kondiĉo,[7] sed estas ĝenerale sekura kiam farita de taŭga trejnita praktikisto.[8] Kontraste, traktado ekster la limoj de la sekureco kaj de la efikeco estas terminigita kiel ĉarlatanismo.

Praktiko de la medicino

Sanagentoj

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kuracisto.
Kuracisto de la Usona Mararmeo faras medicinan ekzamenon de pediatrio.

La medicino ne estas nur korpuso de teori-praktika sciaro, sed ankaŭ fako kiu havas fundamenton sur triopa bazo:

  • La kuracisto, kiel aktiva agento en la sansistema procezo.
  • La malsanulo, kiel pasiva agento, pro tio nomita "paciento".
  • La nozologia ento, nome la malsano kiu estas la vehiklo kaj ligilo de la rilato kuracisto-paciento.

La praktiko de la medicino, fare de la kuracisto, kombinas kaj la sciencon kaj la arton apliki la sciaron kaj la teknikon por plenumi sanservon en la kadro de la rilato kuracisto-paciento. En rilato al la paciento, en la sansistema kadro, oni establas analoge ankaŭ ligojn kun aliaj sanagentoj (flegistoj, farmaciistoj, fiziatroj, ktp.) kiuj intervenas en la procezo.

Rilato kuracisto-paciento

Sansistemo kaj publika sano

Foto de granda malsanulejo en Singapuro.

La praktiko de la medicino estas farata ene de la ekonomia, jura kaj oficiala kadroj de la sansistemo kiu estas parto de la ŝtataj sistemoj de publika sano (ŝtataj sanpolitikoj). La karakteroj laŭ kiuj funkcias la sansistemo ĝenerale kaj la medicina organo partikulare faras gravan efikon sur la kompreno kiel la sanservo, kaj la sanatento povas esti profitita fare de la ĝenerala loĝantaro.

Unu de la plej gravaj variabloj por la funkciado de la sansistemo korespondas kun la financa kampo kaj la buĝeto kiun ŝtato investas en aferoj de sano. Alia variablo konsistas en la homaj resursoj disponeblaj laŭ la reguloj de la sansistemo.

La alia flanko de la medicina atento estas farita de la privata sanservo. La salajroj kaj kostoj de la sanservo dependas de la entreprenisto, kaj tiel ĝi estas servo ĝenerale limigita al riĉaj sociaj klasoj. Ekzistas tamen kontraktoj de medicina sekureco kiu ebligas aliron al tiuj privataj sanservoj; ili estas esence de du tipoj:

  • De klinika kadro: tiuj laŭ kiuj oni aliras al la sanservoj de privata ento (reto de kuracistoj kaj hospitaloj) pagante ĉiumonatan pagon kaj foje "kunpagon" por ĉiu traktado aŭ konsulto al kiu oni venas.
  • De repago: tiuj laŭ kiuj oni aliras al ajna kuracisto aŭ privata hospitalo kontraŭ ĉiumonata pago kun limoj de repago, nome la asekuro redonas procenton de la spezoj derivitaj de la traktado.

Medicina etiko

Simbolo de la medicina etiko.

La medicina etiko havas sian elirpunkton antaŭ nia erao, simboligita de la plej elstara kuracisto de la Antikveco, nome Hipokrato, kies doktrino havis grandan influon en la plenumo de la medicina profesio en la venontaj jarcentoj.

La etiko zorgas pri la studo kaj la fundamento de la kompreno de tiu aro de principoj aŭ normoj kiuj konstituas la komunan moralon. La moralo estas la aro de principoj, kriterioj, normoj kaj valoroj kiuj regas la homan konduton. La medicina deontologio estas la aro de principoj kaj etikaj reguloj kiuj devas inspiri kaj gvidi la profesian konduton de la kuracisto.[9] La starigitaj devoj devigas ĉiujn kuracistojn en la plenumo de ties profesio, sendepende de la fako.[9]

Bazaj medicinaj sciencoj

  • Anatomio studas la strukturon kaj organizadon de vivantaj korpoj. Homa anatomio aparte enfokusigas la homan korpon.
  • Biokemio studas la kemiajn kombinaĵojn kiuj estas en la korpo.
  • Biomeĥaniko studas kiel la biologia sistemo estas strukturata kaj funkcias.
  • Biostatistiko uzas statistikon en la biologia fako, speciale en esplorado.
  • Biofiziko estas la uzado integrita de la modeloj de fiziko, matematiko, kemio kaj biologio por la kompreno de la biologiaj sistemoj.
  • Bioetiko studas kaj promocias la normigon kaj studas la etikajn temojn de la medicino kaj la sansistemo.
  • Citologio estas branĉo de la patologio kiu studas la ĉelojn mikroskope.
  • Ĉelbiologio studas la konsiston kaj funkciadon de ĉeloj.
  • Embrioscienco studas vivantajn estaĵojn dum ilia plej frua vivfazo (ĉe homoj kaj aliaj bestoj, temas pri la fazo antaŭ naskiĝo).
  • Endokrinologio studas la hormonojn kaj ties efikon en la homa organismo.
  • Epidemiscienco studas kaj komparas amasinfektajn malsanojn.
  • Farmakologio studas la farmaciajn kuracilojn aŭ drogojn.
  • Fiziologio esploras la rolon kaj funkciadon de unuopaj histoj, organoj aŭ aliaj korpopartoj.
  • Histoscienco temas pri la studo de histoj.
  • Iatrokemiokemiatrio estas branĉo de la kemio ligita al medicino kiu penas provizi kemiajn solvojn por la traktado de malsanoj kaj medicinaj disturboj.
preparo de histologia studaĵo en laboratorio.

Branĉoj de medicino

Kirurgio

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kirurgio.
Kirurgio.

Kirurgio inkluzivas ĉiujn branĉojn de medicino, kiuj postulas rektan operaciadon de la malsanulo. Pli ĝenerale, kirurgiistoj havas la taskon juĝi ĉu kaj kiom operacio estas bezonata, kaj okupiĝas pri la pritraktado de eventualaj komplikiĝoj kiuj povas estiĝi post operacio.

Kirurgio dividiĝas en pluraj subbranĉoj, kiel ekzemple ĝenerala kirurgio, korkirurgio, kojlorektuma kirurgio, nervokirurgio, makzelvizaĝa kirurgio, ortopedia kirurgio, kancerscienca kirurgio, transplanta kirurgio, infana kirurgio, plastia kirurgio kaj multaj aliaj. En multaj kuracejoj, pro historiaj kaj organizaj kialoj, anestezo estas tasko de kirurgiistoj, kvankam el logika vidpunkto ĝi ne estas parto de kirurgio.

Tio estas kuracfako, kiu kuracas malsanojn kaj lezojn operacie permana kaj perinstrumenta flegado. Profesiuloj de kirurgio nomiĝas „kirurgoj“ aŭ „ĥirurgoj“. Kirurgio estas terapia procedo kiu supozas la eniron en la internon de la organismo per traborado aŭ incizado de la haŭto.

Interna medicino

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Interna medicino.

Interna aŭ ena medicino okupiĝas pri la diagnozo, la mastrumado kaj la senoperacia pritraktado de nekutimaj aŭ gravaj malsanoj, kiuj povas koncerni specifan organon aŭ la tutan korpon. En kelkaj landoj, fakuloj en tiu ĉi branĉo ofte nomatas "internistoj".

Interna medicino havas plurajn subbranĉojn, inter kiuj menciindas kormedicino, intensa medicino, hepatoscienco, hormonscienco, sangoscienco.

Aliaj fakoj

Statuo de Asklepio en la templo de Epidaŭro, originala kopio, 6-a jarcento a.K., Nacia Muzeo de Arkeologio en Ateno

Historio de medicino

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de medicino.

Antikva medicino

Tipa portreto de ŝamano.

La medicino jam en la prahistorio uzis plantojn (kuracplantoj), partojn de animaloj kaj mineraloj. Tre ofte tiuj materialoj estis uzitaj ceremonie kiel magiaj substancoj fare de pastroj, ŝamanoj kaj kurac-ĉarlatanoj.

Antaŭ ĉirkaŭ 6 000 jaroj jam floris inter la riveroj Tigriso kaj Eŭfrato la unuaj homaj civilizacioj, nome en Mezopotamio jam oni havis grandan konon pri la medicina, fakte en la Kodo de Hamurabo jam oni faras tre intensan referencon al la praktiko de la kuracistoj kaj al iliaj kuracmetodoj. Baze la malsano estis konsiderata kiel puno de la dioj pro malpura agado, kaj la kuracmetodoj rilatis al la animismo pli ol al la propra scienco.

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Antikvegipta medicino.

La medicino de Antikva Egipto estas inter tiuj plej antikvaj dokumentitaj. El la komencoj de la civilizacio en la fino de la 4a jarmilo a.K. ĝis la Persa invado de 525 a.K., la egipta medicina practiko restis ege senŝanĝa, sed estis tre progresinta konsiderinte sian tempon, inklude simplan ne-invadan kirurgion, aranĝon de ostoj, dentoj, kaj etendan farmakopeon. La praktigo mumiigi la kadavrojn, kio postulas malplenigon de la homa korpo, ege helpis en la sciaro de antikvaj egiptoj pri la homa anatomio. Egipta medicina sciaro ege influis sur postaj tradicioj, kiaj tiu de grekoj. Herodoto skribis, ke en la Antikva Egipto estis po unu tipo de kuracisto por ĉiu malsano. Tamen ankaŭ la egiptoj havis ankoraŭ teologian komprenon de la malsano, sed ĉiuokaze ili estis la unuaj kiuj ekserĉis sciencajn klarigojn al simptomoj, kio fakte establis la originon de la nuntempa medicino.

En Egipto, Imhotep (3-a jarmilo a.n.e.) estas la unua kuracisto de la historio konata per sia propra nomo. La plej antikva teksto de la egipta medicino estas la Kahun Ginekologia Papiruso de ĉirkaŭ la jaro 2000 a.n.e., kiu priskribas la ginekologiajn malsanojn. La Papiruso Edwin Smith, kiu datas de la jaro 1600 a.n.e., estas frua verko pri kirurgio, dum la Ebers-papiruso, kiu datas de la jaro 1500 a.n.e., estas io simila al lernolibro pri medicino.[10]

En similaj epokoj, en Azio, ekzistis aliaj sciaroj pri medicino, nome en Antikva Ĉinio kaj en Hindio, nome la skolo Ajurvedo, kiu estas tradicia hinduisma medicino de Barato kiu (laŭ la tradicio) estas rivelita de la kosma spirito Brahmao. Ajurvedo havas religie inspiritan vizion pri ĉio kiu rilatas al la tuta sano de korpo kaj spirito. Estas ampleksa sistemo de medicinaj preskriboj kaj praktikaj agoj, ne ĉiam subtenataj de moderna (medicina) scienco. En la Hindio, la kirurgo Suŝruta priskribis nombrajn kirurgoperaciojn, inklude la unuajn formojn de plastia kirurgio.[11][12]​ La unuaj registroj de hospitaloj dediĉitaj devenas de Mihintale en Srilanko kie estas pruvoj de instalaĵoj dediĉitaj al la traktado medicina de pacientoj.[13][14]

En Ĉinio, la arkeologiaj pruvaroj de la medicino en ĉina datas el la Bronzepoko de la Dinastio Shang, bazitaj sur semoj por herbokuracado kaj sur iloj supozeble uzataj por la kirurgio.[15] La Huangdi Neijing, pioniro de la ĉina medicino, estas scienca teksto verkita el la 2-a jarcento a.n.e. kaj kompilita en la 3-a jarcento.[16]

Antikvgrekia medicino

Galeno, portreto de nekonata artisto.
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Antikvgrekia medicino.

Antikvgrekia medicino estis kompilaĵo de teorioj kaj praktikoj kiuj estis konstante etendanta tra novaj ideologioj kaj klopodoj. Multaj komponantoj estis konsiderataj en antikvgrekia medicino, interplektante spiritajn kun fizikaj aspektoj. Specife, la teorioj kaj ideologioj el kiuj derivas la antikvgrekia medicino inkludis la humorojn, la sekson, geografian lokon, socian klason, dieton, vundojn, kredojn kaj mensostaton.

En la Antikva Grekio, la greka kuracisto Hipokrato, nomita la "patro de la moderna medicino",[17] fundamentis la bazojn de racia fokuso de la medicino. Hipokrato enkondukis la uzadon de la Hipokrata ĵuro por la kuracistoj, kiu plue estas grava kaj uzata nuntempe, kaj li estis la unua kiu kategoriigis la malsanojn kiel akuta, kronika, endemia kaj epidemia, kaj uzis terminojn kiel, "pliakriĝo, refalo, solvo, krizo, paroksismo, pinto kaj konvalesko".[18][19] Ankaŭ la greka kuracisto Galeno el Pergamo estis unu de la plej grandaj kirurgoj de la antikveco.

Islama medicino

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Islama medicino.
Desegno de Aviceno el 1271.

La gravo de araba medicino kuŝis ne multe sur sia originaleco sed sur la fakto ke ĝi estis vehiklo por la fidinda konservado de la greka sciaro.[20] La ĉefaj fondoj de medicino fare de arabaj fakuloj de Islamo estis la medicinaj verkoj de la 'klasika periodo', kaj de tiuj grekaj aŭtoroj kies verkoj estis eventuale tradukitaj.[21] Ĉefa tradukmovado, aperinta dum la regado de Harun al-Raŝid estis stimulita de sociekonomia atmosfero favora al la atingoj de fakuloj kaj de konstatita neceso inter kaj islamanoj kaj kristanoj por aliro en araba al antikva medicino kaj la preta disponeblo de elstaraj tekstoj.[22] Plej favorata aŭtoro estis Galeno el Pergamo, ĉar lia verkaro markis la normigon por la araba medicino estonta; eĉ la verkoj de la Hipokrata Korpuso estis konataj ĉefe tra la prismo de la komentarioj de Galeno.[23]

La ora epoko de la araba medicino ekis en la 9a jarcento kaj kontinuis je sia pinto ĝis la 12a jarcento kiam la povo de Islamo ekmalaltiĝis kiel rezulto de interna konflikto kaj de la defio farita de la krucmilitistoj kaj barbaraj invadantoj.[9] Ene de tiuj tri jarcentoj tamen, la islama medicina komunumo ekdisvovigis kaj uzis sistemon de medicino bazita sur sciencaj analizoj.[20] La gravo de la sansciencoj por la societo estis emfazigita, kaj la frua islama medicina komunumo penis por trovi vojojn por zorgi pri la sano de la homa korpo.

Aldone al produktado de gravaj medicinaj pensuloj kaj kuracistoj kiaj Al-Razi (Razi) kaj Ibn Sina (Aviceno), araboj estis konsiderataj unu el plej gransaj kontribuoj en la fakoj de farmakologio kaj kemio.[9] La landoj superregataj de arabaj militistoj havigis grandan abundon de plantoj, animaloj kaj mineraloj; Ibn al-Baitar surprize listigis ĉirkaŭ 3 000 aĵojn kiaj 800 botanikaj drogoj, 145 mineralaj drogoj kaj 130 animalaj drogoj.[22] Kun tio kaj ties scienco de kemio aplikitaj al la medicino, la araboj estis la unuaj kiuj enkondukis sisteme aranĝitajn ilustraciojn en siaj medicinaj verkoj same kiel enkondukis la ideon de jura kontrolo por kvalifiki ekzamenojn por akcepto en la medicina profesio.[21] Laste, kvankam la ideo establi hospitalojn ne originiĝis kun ili, ili estis respondecaj por la establado de granda nombro de tiuj institucioj.[21]

Mezepoka medicino

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Mezepoka medicino de Okcidenta Eŭropo.
"Anatomia homo" (ankaŭ "Zodiaka homo"), La tre riĉaj horoj de la duko de Berry (Ms.65, f.14v, komenco de la 15a jarcento).

Mezepoka medicino en Okcidenta Eŭropo estis komponita el mikso de ekzistintaj ideoj el antikveco, spiritaj influoj kaj tio kion Claude Lévi-Strauss identigis kiel "ŝamana komplekso" kaj "socia interkonsento."[24]

En la Alta Mezepoko, sekve de la falo de la Okcidenta Romia Imperio, normiga medicina konaro estis bazita ĉefe sur survivintaj tekstoj el Grekio kaj Romio, konservitaj en monaĥejoj kaj aliaj disaj lokoj. Multaj simple lokigis siajn esperojn en la eklezio kaj en Dio por kuraci ĉiajn siajn malsanojn. Ideoj pri la origino kaj kuraco de malsanoj estis nepure laikaj, sed estis ankaŭ bazita sur Mondkoncepto en kiuj faktoroj kiaj la destino, la peko, kaj astraj influoj ludis gravan rolon kiel ajna fizika kaŭzo. La efikeco de kuracado estis simile ligita al la kredoj de paciento kaj de doktoro pli ol al empiria pruvaro, tiele ke remedia physicalia (fizikaj rimedoj) estis ofte subigitaj al spirita interveno.

Institucioj

Premioj pri medicino

La plej prestiĝa honoro por medicinistoj estas la Nobel-premio pri fiziologio aŭ medicino, kiun disdonas ĉiujare ekde 1901 la Sveda Akademio en Stokholmo, Svedio.

Esperanto en medicino

Universala Medicina Esperanto-Asocio (UMEA) estas faka Esperanto-asocio pri medicino, fondita en 1908. Ĝi estas faka organizo de Universala Esperanto-Asocio. Ĝia organo estas Medicina Internacia Revuo, aperanta dufoje jare. La 24-an de oktobro 2015 okazis la 1-a medicina skajpa konferenco laŭ ideo kaj estrata de Roberto Cutiño, familia kuracisto el Kubo, kaj Denice Maldonado, fakulino pri rekapabligo el Meksiko. Entute naŭ kolegoj partoprenis la konferencon, unu el Usono, unu el Kubo, du el Kolombio, kvar el Meksikio kaj unu el Germanio. Dum preskaŭ duhora kunveno pere de skajpo ĉiu partoprenanto havis la eblon dum 5-10 minutoj prezenti sin mem kaj rakonti pri sia individua laborkampo. Estis krome prezentitaj mallongaj raportoj, ekzemple pri la medicina prizorgo de rifuĝintoj en Munkeno (Germanio), la signifo de la „internacia tago de psika sano", kaj la agado de la Universala Medicina Esperanto-Asocio, UMEA.

Medicina Heroldo estis esperantlingva faka magazino pri medicino. Unua serio komenciĝis en julio 1924, en eldono de la esperantista kuracisto G. Georgiev en Bulgario. Dua serio sekvis post perforta interrompo per la Dua Mondmilito: Almenaŭ en la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj ĝi publikiĝis en Bel-Horizonto, Brazilo.

Imre Ferenczy, en sia artikolo Esperanto kaj medicino[25] rakontas pri la agado de la du asocioj de esperantlingvaj medicinistoj: nome TEKA (1908-1961) kaj UMEA (ekde 1961), en kiuj aktivis diverslandaj medicinistoj kaj ĉefe japanoj, inter kiuj elstaris d-roj Seiho Nishi, Hideo Shinoda kaj Saburo Yamazoe. Kuracistoj kunsidis kadre de UK-oj, eldonis gazetojn kaj en 1932 aperis la grava "Teknika Medicina Vortaro", kaj poste kelkaj aliaj vortaroj. En la 1970-aj jaroj aktivis ĉefe medicinistoj de orienteŭropaj landoj. Ekde 1997 UMEA organizis kongreson ĉiun duan jaron, ĉiam en orienteŭropaj landoj, escepte por unu fojo en Belgio (1977, 1979, 1981, 1983, 1985, 1987, 1989, 1991, 1993, 1995, 1997, 1999, 2001, 2003, 2005 kaj 2008). Kvankam estis kontaktoj kun aliaj organizoj, malsukcesis kun la Monda Organizaĵo pri Sano kaj kun la Internacia Ruĝa Kruco. Dum la lastaj jardekoj populariĝis Yumeiho, nome kuracmetodo ĝustigantaj ostojn de la tuta korpo.

Vidu ankaŭ

Hipokrato.

Notoj

  1. Medicine, n.1 http://www.oed.com/view/Entry/115715?result=1&rskey=YZWqVc& OED Online, Septembro 2014, Oxford University Press, alirita la 8an de novembro 2014.
  2. Medicine http://oxforddictionaries.com/definition/medicine?q=medicine Arkivigite je 2021-08-18 per la retarkivo Wayback Machine Oxford Dictionaries Online, Oxford University Press, alirita la 8an de Novembro 2014.
  3. Etimologio: en latina medicina, el ars medicina "medicina arto", el medicus "kuracisto". (Etym.Online) Cf. mederi "kuraci", etim. "koni la plej bonon por," el HP bazo *med- "mezuri, limigi. Cf. Greka medos "konsilio, plano", Avesta vi-mad "kuracisto"
  4. "Medicine" Online Etymology Dictionary
  5. ReVo  Medicino (kaj derivaĵoj) en ReVo
  6. Dictionary, medicine. Alirita 2a de Decembro 2013.
  7. (2013) Acupuncture is a theatrical placebo: the end of a myth”, Anesthesia & Analgesia (PDF) 116 (6), p. 1360–1363. doi:10.1213/ANE.0b013e31828f2d5e.
  8. Acupuncture (PDQ®). National Cancer Institute. Alirita 15a de Septembro 2013.
  9. 1 2 3 4 Consejo General de Colegios Oficiales de Médicos. Código de Deontología Médica. Guía de Ética Médica. Madrid: OMC; 2011.. Arkivita el la originalo je 2021-12-17. Alirita 2021-08-15.
  10. Ackerknecht, Erwin (1982). A Short History of Medicine. JHU Press. p. 22. ISBN 978-0-8018-2726-6. (postulas registron).
  11. Singh A, Sarangi D (2003). /36/1/53/5785 [http://www.ijps.org/text.asp?2003%5Brompita+ligilo%5D «Ni bezonas pensi kaj agadi». Indian Journal of Plastic Surgery 36: 53-54.
  12. Rana RE, Arora BS (2002). «History of plastic surgery in India». Journal of Postgraduate Medicine 48 (1): 76-8. PMID 12082339.
  13. Aluvihare A (Novembro 1993). «Rohal Kramaya Lovata Dhayadha Kale Sri Lankikayo.». Vidhusara Science Magazine: 5.
  14. Rannan-Eliya RP, De Mel N (9a de Februaro 1997). «Resource mobilization in Sri Lanka's health sector». Arkivigite je 2017-07-07 per la retarkivo Wayback Machine Harvard School of Public Health & Health Policy Programme, Institute of Policy Studies. p. 19.
  15. Hong, Francis (2004). «Historio de la medicino en Ĉinio». McGill Journal of Medicine 8 (1): 7984.
  16. Unschuld, Pual (2003). Huang Di Nei Jing: Nature, Knowledge, Imagery in an Ancient Chinese Medical Text. University of California Press. p. ix. ISBN 978-0-520-92849-7.
  17. Grammaticos PC, Diamantis A (2008). «Useful known and unknown views of the father of modern medicine, Hippocrates and his teacher Democritus». Hellenic Journal of Nuclear Medicine 11 (1): 2-4. PMID 18392218.
  18. Garrison, Fielding H. (1966). History of Medicine. Philadelphia: W.B. Saunders Company. p. 97.
  19. Martí-Ibáñez, Félix (1961). A Prelude to Medical History. Novjorko: MD Publications, Inc. p. 90. Library of Congress ID: 61-11617.
  20. 1 2 Shanks, Nigel J.; Dawshe, Al-Kalai (January 1984). "Arabian medicine in the Middle Ages" (PDF). Journal of the Royal Society of Medicine 77 (1): 60–65. PMC 1439563. PMID 6366229. Alirita la 29an de Decembro 2015.
  21. 1 2 3 Campbell, Donald. (2013-12-19) Arabian Medicine and Its Influence on the Middle Ages: (angle). Routledge, p. 2–20. ISBN 978-1-317-83312-3.
  22. 1 2 Porter, Roy. (1999-10-17) The Greatest Benefit to Mankind: A Medical History of Humanity (The Norton History of Science) (angle). W. W. Norton & Company, p. 90–100. ISBN 978-0-393-24244-7.
  23. Conrad, Lawrence I.. (2009) The Western medical tradition. [1]: 800 to AD 1800. Kembriĝo: Cambridge Univ. Press, p. 93–130. ISBN 978-0-521-47564-8.
  24. Anthropologie structurale, Lévi-Strauss, Claude (1958, Structural Anthropology, trad. Claire Jacobson kaj Brooke Grundfest Schoepf, 1963)
  25. Imre Ferenczy, Esperanto kaj medicino, en La arto labori kune: festlibro por Humphrey Tonkin, Roterdamo, 2010, UEA (ISBN 978-92-9017-113-3). pp. 612-618.

Bibliografio

  • William DePrez Inlow: Medicine. Its nature and definition. en: Bulletin of the History of Medicine, 1946, ISSN 0194-1100
  • Wolfgang U. Eckart: Geschichte der Medizin. 6. Auflage. Springer, Berlin 2009, ISBN 978-3-540-79215-4
  • Roy Porter: Cambridge illustrated history. Medicine. 4. Auflage. Cambridge University Press, Cambridge 2009, ISBN 978-0-521-00252-3
  • Stefan Schulz, Klaus Steigleder, et al. (Hrsg.): Geschichte, Theorie und Ethik der Medizin. Suhrkamp, Frankfurt/M. 2006, ISBN 978-3-518-29391-1
  • Charles Singer kaj E. Ashworth Underwood, A Short History of Medicine, New York - Oxford, Oxford University Press,‎ 1962
  • Roberto Margotta, The Story of Medicine, New York, Golden Press,‎ 1968.
  • Robert A. Schwartz, Gregory M Richards kaj Supriya Goyal, «Clubbing of the Nails», Medscape Reference,‎ 28a de Februaro 2012 (rete).
  • Stanis Perez, Histoire des médecins. Artisans et artistes de la santé de l'Antiquité à nos jours, Perrin, 2015, 470 paĝoj.

Eksteraj ligiloj

Fakaj vortaroj

Esperanto en medicino

Bildaro

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Medicina en la hispana Vikipedio.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.