Medeiros e Albuquerque | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 4-an de septembro 1867 en Recife | ||||
Morto | 9-an de junio 1934 (66-jaraĝa) en Rio-de-Ĵanejro | ||||
Lingvoj | Esperanto • portugala vd | ||||
Ŝtataneco | Brazilo vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Armando Quevedo vd | ||||
Okupo | ŝtata funkciulo • ĵurnalisto • instruisto • politikisto • verkisto • esperantisto • poeto • romanisto vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Brazilian Republic Anthem vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||

José Joaquim de Campos da Costa de Medeiros e Albuquerque [ĵoze ĵoakim dikampŭz dakosta dimedejruz jaŭbukerki] (naskiĝis en la 4-a de septembro 1867, en Recifo, kaj mortis en la 9-a de junio 1934, en Rio-de-Ĵanejro) estis brazila ĵurnalisto, profesoro, politikisto, poeto, rakontisto, teatra verkisto, romanisto, oratoro, eseisto kaj memorverkisto. Li estas fondinto de la Seĝo 22 de la Brazila Beletristika Akademio, kies patrono estas José Bonifácio de Andrada e Silva, la Plej Juna. Respublikano, Medeiros e Albuquerque verkis la himnon Hino à Proclamação da República ("Himno al la Proklamado de la Respubliko", musikigita de Leopoldo Américo Miguez), grava brazila glorkanto. Sindona esperantisto, laboris por la brazila registraro deklari Esperanton "klaran lingvon por telegrafo" (20 jaroj antaŭ la Internacia Telegrafa Unio). En la gazetaro, li skribis ankaŭ sub la pseŭdonimoj Armando Quevedo, Atásius Noll, J. dos Santos, Max kaj Rifiúfio Singapura.
En 1906 granda sukceso okazis dum prelego de la verkisto kaj federacia deputito Medeiros e Albuquerque, kiu altiris la atenton de pli ol 800 personoj. La temo estis: "De Babelo ĝis Esperanto".
En Esperanto
- La velkinta floro, rakonto (traduko de Débora do Amaral Malheiro, en Antologio de Brazilaj Rakontoj).
Eksteraj ligiloj
- (pt) De Babel ao Esperanto (De Babela Turo al Esperanto) Arkivigite je 2006-06-24 per la retarkivo Wayback Machine - Konferenco de Medeiros e Albuquerque pri Esperanto
- (pt) Brazila Beletristika Akademio