Mazurko estas pola popoldanco, en 3/4-takto kaj grava motivo de la pola muziko. Ĝi estas opiniata kiel plej poleca danco kune kun polonezo. Laŭ ekzemple Cyprian Norwid ĝi esprimas la tutan polan "fatalan" kaj "belegan" senton. Ĝi estas plej malnova pola danco kaj ĝia komenco estas eble en la malfrua antikva epoko. Mazurko estas la pola himno Mazurek Dąbrowskiego (Mazurko de Dąbrowski) kaj aliaj polaj kantoj kiel Mazurek Trzeciego Maja.
Plej grandaj komponistoj de mazurko estis:
- Mikołaj Gomółka
- Karol Kurpiński
- Maria Szymanowska
- Fryderyk Chopin
- Stanisław Moniuszko
- Pjotr Iliĉ Ĉaikowski
- Henryk Wieniawski
- Aleksandr Borodin
- Władysław Żeleński
- Karol Szymanowski
- Witold Lutosławski
- Grażyna Bacewicz
Aliaj formoj de mazurko estas mazur, oberko kaj kujaviako.
Vidu ankaŭ polonezon.
Eksteraj ligiloj
- http://home.att.ne.jp/banana/fpshoko/home/news_3.htm Arkivigite je 2006-02-12 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.volkstanz.at/Volkstaenze/Einteilung/Alphabetisch/N/Niederbayrische_Mazurka.html Arkivigite je 2007-10-24 per la retarkivo Wayback Machine
- http://attambur.com/Recolhas/cabo_verde.htm
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.