Mazsalaca | ||
Urbo | ||
Valtenberga grandbieno | ||
|
||
Lando | Latvio | |
---|---|---|
Municipo | Valmiera | |
Historia regiono | Livonio aŭ Livlando (latve Vidzeme) | |
Rivero | Salaca | |
Supermara alteco | 55 m s. m. | |
Koordinatoj | 57° 51′ 37″ N 25° 03′ 21″ O / 57.86028 °N, 25.05583 °O (mapo) | |
Areo | 2,9 km² (290 ha) | |
Loĝantaro | 1 124 (29.01.2021) | |
Denseco | 387,59 loĝ./km² | |
Urborajtoj | 1928 | |
Horzono | EET (UTC+2) | |
- somera tempo | EEST (UTC+3) | |
Poŝtkodo | LV-4215 | |
| ||
| ||
Vikimedia Komunejo: Mazsalaca | ||
Mazsalaca estas urbo en Latvia historia regiono Vidzeme, en la nordo de Latvio. Ĝi apartenas al distrikto Valmiera kaj situas en norda parto de la distrikto, sur la bordoj de rivero Salaca. En Latvio Mazsalaca estas konata pro la naturparko de Salaca rivervalo, situanta okcidente de la urbo kaj parte en ĝia teritorio. La distancoj al la plej gravaj centroj estas 45 km de Valmiera kaj 137 km de Rigo.[1]
Historio
Mazsalaca ('malgranda Salaca') ricevis sian nomon de rivero Salaca, kiu fluas tra la urbo.
La loko kie troviĝas hodiaŭ Mazsalaca estis loĝata jam en la Mezolitiko - ĉirkaŭ 5000 a.K. Poste livonoj ekloĝis ĉi tie kaj konstruis sian kastelon, kiu estas menciita en germanaj dokumentoj kiel Salisburg. En la 13-a jarcento, la teritorio estis akirita fare de la Livonia Ordeno, kiu konstruis preĝejon ĉi tie.
En 1547 tribunaljuĝisto Balzer Falkenberg ricevis luon la grandbienon de Salisburg, de kies venis la latva nomo de la grandbieno kaj la paroĥo - Valtenberga.
Post la fino de la Livonia Milito en 1582, la tero estis integrigita en la pola Duklando de Livonio. Poste (1629) ĝi venis sub sveda regado, sed en 1704 kastelo kaj urbeto estis detruita de rusaj trupoj en la Granda Nordia Milito. Post la milito, Mazsalaca estis aneksita al la Livlanda gubernio de Rusio.
En 1861 Arnold Fitinghof, la posedanto de la Valtenberga grandbieno, luis la unuajn terojn por konstruado al la kamparanoj, kaj la konstruado de la unuaj domoj komenciĝis ĉi tie. Dum tiu tempo, la ponto super Salaca estis konstruita.[2] Oni kredas, ke tion faciligis la geografia loko - ĉi tie intersekciĝis la malnovaj vojoj de Rūjiena-Ainaži kaj Valmiera-Pärnu.
En 1928 Mazsalaca ricevis urborajtoj. En 1937, la Rigo-Rūjiena larĝŝpura fervoja linio estis malfermita. Dum la Dua Mondmilito en 1944 la germana armeo detruis la fervojon. Fervoja trafiko kun Rigo estis restarigita nur en la 1970-aj jaroj kaj ekzistis ĝis 1996.
Geografio
La urbo situas en la Norda Vidzeme malaltebenaĵo.[3]
Averaĝa temperaturo estas -5°C en januaro kaj +16,5°C - +17°C en julio. Da precipitaĵo falas 750-800 mm jare.[3]
Transporto
La ĉefa aŭtovojoj de urbo estas P16 (Valmiera-Mazsalaca) kaj P21 (Rūjiena-Mazsalaca), lokaj vojoj estas V164 (Dikļi-Mazsalaca-Estonio) kaj V163 (Mazsalaca-Staicele).
Loĝantaro
Laŭ la stato de la jaro 2023 en la urbo vivis 1 105 personoj sur areo de 2,85 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 388 loĝantoj/km².
Ŝanĝo de loĝantaro
Jaro | Homoj[2][4] |
---|---|
1920 | 906 |
1927 | 1210 |
1939 | 1500 |
1967 | 3200 |
2000 | 1726 |
2021 | 1080 |
Etna strukturo
Jaro | Homoj kune | Latvoj | Rusoj | Belorusoj | Ukrainoj | Poloj | Litovoj | La cetero[4] |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
2000 | 1726 | 1580 (92%) | 88 (5%) | 16 (1%) | 15 (1%) | 8 (0%) | 9 (1%) | 10 (1%) |
2021 | 1080 | 991 (92%) | 52 (5%) | 11 (1%) | 7 (1%) | 3 (0%) | 5 (0%) | 11 (1%) |
Vidindaĵoj
- Naturparko de Salaca valo
- Valtenberga grandbieno kun loka muzeo
- Lutera preĝejo[5]
Bildoj
- Baznīcas strato.
- Homlupa pino.
- Lutera preĝejo.
- Salaca rivero.
Referencoj
- ↑ Toponavi.com. Distancoj
- 1 2 Latvijas PSR Mazā Enciklopēdija - Latva Malgranda Enciklopedio, v. 2, p. 519.
- 1 2 Latvijas ģeogrāfijas atlants - Latvia geografia atlaso. "Jāņa sēta", 2020
- 1 2 stat.gov.lv
- ↑ celvezi.lv. Mazsalaca (latve)
Eksteraj ligiloj
Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Mazsalaca en Vikimedia Komunejo