Mazira distrikto | |||
---|---|---|---|
Distrikto | |||
Blazono | |||
distrikto de Belorusio [+] | |||
Lando | Belorusio | ||
Supermara alteco | 167 m [+] | ||
Ĉefurbo | Mazir | ||
- koordinatoj | 52° N, 29° O (mapo)52.0529.233333333333Koordinatoj: 52° N, 29° O (mapo) | ||
Plej alta punkto | highest point of the Homiel Region [+] | ||
Areo | 1 603,47 km² (160 347 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 126 601 [+] (1-a de januaro 2024) | ||
Denseco | 78,95 loĝ./km² [+] [+] | ||
Guberniestro | Aliena Paŭliečka | ||
Mazira distrikto | |||
Vikimedia Komunejo: Mazyr District [+] | |||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
Mazira distrikto (beloruse – Мазырскі раён; ruse – Мозырьскій район) estas administra subdivido en Homela regiono (situas en suda parto de la regiono) en Belorusio. La distrikto estis fondita en 1924, en 1926 pro ŝanĝo de ĉefurbo estis alinomita al Sloboda distrikto. En 1927 ĝi estis likvidita, en 1930 refondita. En 1954 eniris en Homelan regionon (antaŭe eniris en aliajn subdividojn). La areo de la distrikto estas 1.600 km2. Administra ĉefurbo estas urbo Mazir. En la distrikto estas eldonata la gazeto "Vivo de Palesje".
Loĝlokoj kaj administrada subdivido
En la distrikto estas 94 loĝataj lokoj, la plej granda el kiuj estas Mazir, la distrikto estas subdividita je 10 vilaĝaj sovetoj.
Naturo
La plej granda altaĵo en la distrikto estas sur Mazira montoĉeno – 208 metrojn super marnivelo. Arbaroj okupas 52,4 %. Tra la distrikto fluas Pripjac kun flankriveroj Ipa, Tremlja, Nenaĉ, Mitva.
Agrokulturo
En la distrikto estas 13 kolĥozoj, 8 sovĥozoj, kaj estas disvastigataj bovbredado, ŝafbredado, porkbredado, cerealplantado, terpomplantado, furaĝplantado.
Industrio
Elfosaĵoj
En la distrikto estas elminigataj torfo, argilo, sablo, gruzo.
Komunikado
Tra la distrikto trairas fervojo inter Kalinkaviĉi kaj Ovruĉ, el Mazir eliras aŭtovojoj ĝis Kalinkaviĉi, Babrujsk, Lelĉici, Ovruĉ, Naroulja, Petrikaŭ. Ŝipnavigado tra la Pripjac.