Por samtitola artikolo vidu la paĝon Riddes (stacidomo).
Riddes
Blazono de Riddes
Blazono de Riddes
Blazono de Riddes
Riddes
Riddes
Riddes
komunumo en Svislando
Kantono Valezo
DistriktoMartigny
Koordinatoj 46° 10′ 18″ N  13′ 16″ O / 46.17167 °N, 7.22111 °O / 46.17167; 7.22111 (mapo)Koordinatoj: 46° 10′ 18″ N  13′ 16″ O / 46.17167 °N, 7.22111 °O / 46.17167; 7.22111 (mapo)
Areo23,87 km²
Alteco482 m super marnivelo
Poŝtkodo1908
Komunumkodo6139
Mapo de Riddes
Mapo de Riddes
Situa mapo de Riddes

Riddes estas svisa komunumo en Kantono Valezo en la Distrikto Martigny. Malnova germanlingva nomo de la komunumo estis Riden. La komunumo havis 2643 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio

La komunumo Riddes situas en la suba Valezo ĉe la suda bordo de la rivero Rodano. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Riddes mem la vilaĝoj Auddes, La Tzoumaz, Mayens-de-Riddes kaj Ecône.

Sciindaĵoj

La komunumo estas konata pro la kreo de la Sacerdota Fratio de Sankta Pio la 10-a, katolika skisma societo, fare de Marcel Lefebvre en 1971 en Ecône, kvartalo de Riddes.

Trafiko

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 9 de Siono al Laŭzano, kaj ĝi disponas pri alveturejo al la svisa aŭtovojo A9. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la grava trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Brigo al Laŭzano. Sur la komunuma teritorio situas la stacidomo La Tzoumaz. Aertelfero kondukas de Riddes al Isérables sur alteco de 1106 m s.m.

Historio

La unua dokumenta mencio de Riddes datiĝas el la jaro 1001 kiel Ride.

En la jaro 1950 estis konstruiita la unua skilifto, kio estis la komenco de la komunumo kiel parto de skiregiono. [1]

Notoj kaj referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.