Max TALMEY [talmi] (naskita TALMUD en 1867 en urbo Tauragė en la rusia gubernio Kaŭno, en nuna Litovio; mortis en 1941 en Nov-Jorko, Usono) estis juda usona oftalmologo kaj interlingvisto.

Dum li studis medicinon en Munkeno, Talmey konatiĝis kun la familio de la juna Albert Einstein. Talmey donis librojn pri scienco, matematiko kaj filozofio al la knabo Albert, kiuj forte influis la pensadon de Einstein pri tiuj temoj. Post jardekoj kiam ambaŭ viroj loĝis en Usono, ili renkontiĝis plurajn fojojn.

Post la fino de medicinaj studoj Talmey migris al Usono, kie lia frato, Bernard, same kuracisto, jam loĝis.

Max Talmey estis inter la unuaj esperantistoj en Usono. Li fondis kaj prezidis Esperanto-klubon en Nov-Jorko en 1905. Li verkis lernolibron, kaj estis ano de Lingva Komitato de 1905. En 1906, li estis unu el la vicprezidantoj de American Esperanto Association.[1]

Tamen en 1908 li pasis al Ido. Li verkis kelkajn librojn en kaj pri Ido, sed dum la 20aj kaj 30aj jaroj li reformadis tiun lingvon, kreante Esperantidojn kun diversaj nomoj: AIL, Arulo, Gloro.

Vidu ankaŭ

Listo de interlingvistoj

Interlingvistiko

Referencoj

  1. Amerika Esperantisto, septembro 1907, paĝo II.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.