Maks Havelaar | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Max Havelaar |
Produktadlando | Nederlando |
Originala lingvo | nederlanda / indonezia |
Kina aperdato | 1976 |
Daŭro | 170 minutoj |
Kameraado | Jan de Bont |
Reĝisoro(j) | Fons Rademakers |
Produktisto(j) | Fons Rademakers |
Scenaro | Gerard Soeteman |
Laŭ la verko de | Multatuli |
Filmita en | Indonezio |
Loko de rakonto | Indonezio |
Rolantoj | Peter Faber • Rutger Hauer • Adrian Brine • Dolf de Vries • Joop Admiraal • Maruli Sitompul • Eric van der Donk • Rima Melati • Sacha Bulthuis • Frans Vorstman • Leo Beyers • Peter Oosthoek |
Produktinta firmao | Hiswara Darmaputera |
Distribuo | Atlantic Releasing |
IMDb | |
Max Havelaar aŭ De koffieveilingen der Nederlandse Handelmaatschappij (La kafaŭkcioj de la Nederlanda Komerckompanio) estas nederlanda-indonezia filmo el 1976 de Fons Rademakers, laŭ la samnoma libro de Multatuli.
La ĉefroluloj estas Peter Faber (Max Havelaar) kaj Sacha Bulthuis (Tine). La kamerao-laboro estas de Jan de Bont. La scenaro de Gerard Soeteman estas bazita je la Max Havelaar, sed speciale je la fino de la filmo la historio de Saïdjah kaj Adinda estas emfazita.
La filmo estas grandparte farita en Indonezio, kun subteno de la indonezia registaro. Ĉar la Suharto-reĝimo havis problemojn pro kelkaj scenoj pri subpremo fare de enlanda regento, la filmo nur videblis unuafoje en Indonezio en la jaro 1987.
Eksteraj ligiloj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.