Max Bunker | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 24-an de aŭgusto 1939 (84-jaraĝa) en Milano | |
Lingvoj | itala vd | |
Ŝtataneco | Italio vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto • redaktisto • bildliteratura verkisto • filmreĝisoro • ĵurnalisto • eldonisto vd | |
Laborkampo | literary activity • bildliteraturo • ĵurnalismo • eldonado vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Alan Ford vd | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Max Bunker, plumnomo de Luciano SECCHI (24a de Aŭgusto 1939), estas itala bildliteraturisto, kaj publicisto, plej bone konata kiel kun-aŭtoro de Alan Ford.
La kariero de Bunker startis en 1960 kiam li kunfondis, kune kun sia bofrato Andrea Corno, publikigejo fokuzita sur la produktado de komiksoj nome Editoriale Corno. En 1962 Bunker verkis vaker-stila bildolibro, nome Maschera Nera (Nigra masko). Li plue kreis pliajn komiksajn seriojn en kunlaboro kun Magnus (Roberto Raviola) kiel Kriminal, Satanik kaj Maxmagnus.[1] Plej verŝajne la plej sukcesa kreiva kreaĵo de Bunker kaj Magnus estas Alan Ford. Origine publikigita en Majo 1969, la serio pluis dum 75 numeroj. Kiam la Editoriale Corno fermiĝis en 1984, Bunker fondis Max Bunker Press kaj plupublikigis "Alan Ford" en kunlaboro kun aliaj artistoj kiel Paolo Piffarerio.
Kelkaj verkoj
- Kriminal (1964)
- Satanik (1964)
- Gesebel (1966)
- Maxmagnus (1968)
- Alan Ford (1969)
- Fouche (1973)
- Daniel (1973)
Notoj
- ↑ Lambiek Comiclopedia. "Magnus". Alirita la 21an de Januaro 2018.