Max Abraham | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de marto 1875 en Gdańsk |
Morto | 16-an de novembro 1922 (47-jaraĝa) en Munkeno |
Mortokialo | cerba kancero |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Alma mater | Humboldt-Universitato en Berlino |
Okupo | |
Okupo | fizikisto • matematikisto |
Verkoj | Abraham–Minkowski controversy forto de Abraham-Lorentz |
Max ABRAHAM (Gdansk, 26-a de Marto 1875 - Munkeno, 16-a de Novembro 1922) estis german fizikisto kaj matematikisto.
Biografio
Max estis filo de riĉa familio de judaj komercistoj. Li studis en la Universitato de Berlino direktita de Max Planck. Post akiri la doktorigon en 1897, li estis helpanto de Max Planck dum tri jaroj. En 1900 li iĝis instruisto en la Universitato de Gotingeno, kvankam nepagita.
En 1909 li akiris postenon de profesoro en la Universitato de Ilinojso, sed seniluziiĝinta pro la malalta akademia nivelo, revenis al Gotingeno. La venontan jaron li estis nomumita profesoro en la Universitato de Milano laŭ invito de Tullio Levi-Civita, sed je la eksplodo de la Unua Mondmilito (1914) li revenis al Germanio. Tie li laboris por Telefunken antaŭ estis nomumita profesoro en la Teknika Universitato de Stuttgart. En 1922, li estis nomumita profesoro de la universitato de Akeno, sed tuj suferis cerban tumoron kaj baldaŭ mortis.
Abraham klopodis anstataŭi la leĝojn de la elektrodinamiko por tiuj de la mekaniko newton-a. Estas tre konata lia polemiko (1909) con Hermann Minkowski pri la konduto de la lumo entrante en optika medio. Li uzis ankaŭ la formalismon de Minkowski por establi relativisman teorion de gravito, kvankam li ĉiam estis kontraŭanto de la teorio de la relativeco.
Verkoj
- Abraham, M. (1902). “Dynamik des Electrons”, Göttinger Nachrichten, p. 20–41.
- Abraham, M. (1902). “Prinzipien der Dynamik des Elektrons”, Physikalische Zeitschrift 4 (1b), p. 57–62.
- Abraham, M. (1903). “Prinzipien der Dynamik des Elektrons”, Annalen der Physik 10, p. 105–179.
- Abraham, M. (1904). “Die Grundhypothesen der Elektronentheorie”, Physikalische Zeitschrift 5, p. 576–579.
- (1904) “Zur Theorie der Strahlung und des Strahlungsdruckes”, Annalen der Physik 14, p. 236–287.
Arkivigite je 2007-06-11 per la retarkivo Wayback Machine
- Abraham, M. & Föppl. A.. (1904) Theorie der Elektrizität: Einführung in die Maxwellsche Theorie der Elektrizität. Leipzig: Teubner.
- Abraham, M.. (1905) Theorie der Elektrizität: Elektromagnetische Theorie der Strahlung. Leipzig: Teubner.
- Abraham, M. (1912). “Relativitaet und Gravitation. Erwiderung auf eine Bemerkung des Herrn A. Einstein”, Annalen der Physik 38, p. 1056–1058.
- Abraham, M. (1912). “Nochmals Relativitaet und Gravitation. Bemerkungen zu A. Einsteins Erwiderung”, Annalen der Physik 39, p. 444–448.
- (1914) “Die neue Mechanik”, Scientia 15, p. 8–27.