Maurice DUVAL [düval] (naskiĝis la 8-an de februaro 1904 en Parizo) estis franca esperantisto kaj oficisto ĉe borsagento. Li propagandis precipe en la skoltaj kaj lernejaj medioj. Li direktis la Esperantan fakon en la franca revuo por lernejoj Les Heures Nouvelles. Li gvidis plurajn kursojn en gravaj lernejoj kaj la perkorespondajn kursojn de l' École Universelle.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.