Maura Tierney
Persona informo
Naskiĝo 3-an de februaro 1965 (1965-02-03) (59-jaraĝa)
en Hyde Park
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater New York University Tisch School of the Arts Circle in the Square Theatre School Universitato de Novjorko vd
Familio
Patro Joseph M. Tierney vd
Gefratoj Brian Tierney Deidre Tierney vd
Edz(in)o Billy Morrissette vd
Profesio
Okupo televida aktoro filmaktoro teatra aktoro aktoro vd
Laborkampo aktorado vd
Aktiva dum 1987– vd
Verkado
Verkoj The Iron Claw vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj

Maura Lynn TIERNEY (3-an de februaro 1965 en Boston, Massachusetts) estas usona aktorino, plej konata pro sia rolo de Dr. Abigail "Abby" Lockhart en la hospitala televida serio ER (Emergency Room) kaj en la usona sitkomo NewsRadio.

Gepatroj de Tierney estas Pat kaj Joseph Tierney, iama bostona politikisto. Ŝi havas du pli junajn gefratojn.

Ŝi egedziĝis en 1994 kun la filmoproduktoro kaj kameraisto Billy Morrissette kaj ili vivis en Novjorko kaj Los Angeles. Ili ne havis infanojn, ili divorcis en 2006.

Ŝi havis mamkanceron en 2009, pro tio ŝi ne akceptis ĉefrolon en serio Parenthood.

Filmoj (elekto)

  • 1987: Student Exchange
  • 1988: The Dick Van Dyke Show
  • 1993: The Temp
  • 1992: White Sands
  • 1994: 704 Hauser
  • 1995–1999: NewsRadio
  • 1996: Primal Fear
  • 1997: Liar Liar
  • 1998: Primary Colors
  • 1999: Instinct
  • 1999: Forces of Nature
  • 1999: Oxygen
  • 2000-2008: ER (televida serio)
  • 2002: Insomnia
  • 2004: Welcome to Mooseport
  • 2007: The Go-Getter
  • 2008: Semi-Pro
  • 2008: Baby Mama
  • 2008: Finding Amanda
  • 2010: The Whole Truth
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.