Tiu ĉi artikolo temas pri komunumo en Svislando. Vida ankaxu la artikolon pri la komunumo Matzendorf-Hölles en Aŭstrio.
Matzendorf
Blazono de Matzendorf
Blazono de Matzendorf
Blazono de Matzendorf
Vilaĝa kapelo de Matzendorf
Vilaĝa kapelo de Matzendorf
Vilaĝa kapelo de Matzendorf
komunumo en Svislando
Kantono Soloturno
DistriktoThal
Geografia situo CH1903: 614532 / 232169 (mapo)47.2402777777787.6305555555556Koordinatoj: 47° 14′ N,  38′ O; CH1903: 614532 / 232169 (mapo)
Nombro de loĝantoj1295
Areo11,29 km²
Alteco510 m super marnivelo
Poŝtkodo4713
Komunumkodo2427
Mapo de Matzendorf
Mapo de Matzendorf
Mapo de Matzendorf

Matzendorf estas komunumo en la distrikto Thal en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 1 295 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio

Matzendorf situas en la valo de la rivero Dünnern proksimume 5 kilometrojn okcidente de la distriktĉefloko Balsthal, ĉe la suda flanko de la montoĉeno Brunnersberg, kiu apartenas al la Soloturna Ĵuraso. Krom la ĉevilaĝo Matzendorf norde de la rivero al la komunumo ankaŭ apartenas la vilaĝeto Müli ĉe la suda flanko de la rivero Dünnern kaj diversaj izolitaj bienoj.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 11,29 km², de kiuj 52% estas kovritaj de arbaro, 41% servas por agrikulturo kaj 7% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj

La komunumo Matzendorf limas en nordo al Mümliswil-Ramiswil, en oriento al Laupersdorf, en sudoriento al Wolfisberg (BE), en sudokcidento al Rumisberg (BE), kaj en okcidento al Aedermannsdorf.

Trafiko

Matzendorf situas ĉe la kantona ĉefvojo n-ro 30 de Balsthal al Moutier. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per poŝtaŭtolinio de Gänsbrunnen al Balsthal. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas proksimume 8 kilometrojn oriente en Oensingen.

Historio

La unua dokumenta mencio de Matzendorf datiĝas el la jaro 968 kiel Mazendorf.

La senjora bieno Mazendorf, kiu konsistis el 11 izoligaj bienoj, transiris en la jaro 1030 el la posedaĵo de la Abatejo Moutier-Grandval al la havaĵo de la Abatejo Sankt Ursen en Soloturno. En la jaro 1449 ĝin aĉetis la urbo Soloturno. Ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798 ĝi tiam apartenis al la soloturna voktejo Falkenstein kaj estis la sidejo de la tribunalo kaj paroĥo Matzendorf, kiu estis kreita en la jaro 1536. Ĝis 1843 al la paroĥo Matzendorf apartenis ankaŭ Herbetswil kaj eĉ ĝis 1967 Aedermansdorf. [2]

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj

Bildoj


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.