Maturín | |||
---|---|---|---|
| |||
urbo • urbego | |||
| |||
Flago | |||
Administrado | |||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 542 259 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 1 165 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 9° 45′ N, 63° 11′ U (mapo)9.7422774-63.1888854Koordinatoj: 9° 45′ N, 63° 11′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 67 m [+] | ||
Areo | 465,4 km² (46 540 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Maturín [+] | |||
Maturín estas urbego, signifa universitata urbo, diocezo (ekde 1958) kaj subŝtata ĉefurbo en nordorienta Venezuelo.
Bazaj informoj
- Loĝantaro: 472 909 en 2013
- Supermara alteco: 67 m
- Areo: 13,352 km²
- Telefonkodo: 0291
- Poŝtkodoj: 6201
- Horzono: UTC -4:30
- 09° 42′ 49″ N 63° 11′ 15″ U / 9.71361 °N, 63.18750 °U (mapo)
Geografio
Maturín situas sur la marborda ebenaĵo. Guayana (urbo) troviĝas 166, Bolívar (urbo) 186, Cúa 409, Karakaso 418, Turmero 475, Valencio (Venezuelo) 531, Barquisimeto 674, Coro (Venezuelo) 733, Cabimas 908, Marakajbo 932 km.
Historio
Maturín estis fondita en 1722 (laŭ duba informo) fare de franciskana monaĥo sub nomo San Juan de la Tornera de Maturín. En 1760 hispana guberniestro kun kapucenoj fondis la urbeton (laŭ aliaj informoj). Ekde 1811 la urbeto apartenis al sendependa respubliko Venezuelo. Kvin bataloj okazis en Maturín en la jaroj 1813 kaj 1814, fine la urbo estis detruita. Kelkaj pluvivantoj de la lasta batalo rekonstruis Maturín du jarojn poste. La urbo kreskis malrapide dum la 19-a jarcento pro enlandaj militoj, malarioj kaj moskitoj. En 1909 Maturín ĉefurbiĝis. En la 20-a jarcento Maturín havis rapidan demografian kreskon dank'al la eltrovo de naftokampoj proksime de la urbo kaj sankampanjo kontraŭ moskitoj.
Ekonomio
Maturín estas unu el la plej gravaj grandurboj en la oriento de la lando pro la strategia pozicio. Ĝi estas centro por instrumenta de la petrolindustrio en Venezuelo. Precipe pli frue oni okupiĝis pri komerco, kakaoj, kotonoj, cerealoj, bredado de brutoj.
Trafiko
Maturín havas internacian flughavenon. La 3 ĉefaj vojoj kuras al nordo, sudo kaj okcidento.
Klimato
Maturín situas en tropika klimato. La averaĝa temperaturo estas 27 °C. Jare pluvas po 1336 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen en junio kaj julio pli.
Vidindaĵoj
- katedralo (1961-1981) kaj aliaj kirkoj
- Kultura Centro (kun muzeo, biblioteko kaj altlernejo)
- Kulturdomo
- Artgalerio
Famuloj
William H. Phelps, Jr. naskiĝis en Maturín.
Fontoj
- Arkivigite je 2014-12-13 per la retarkivo Wayback Machine hispane
- mapo, distancoj Arkivigite je 2015-04-02 per la retarkivo Wayback Machine
- angle
- Angla Vikipedio helpe de WikiTrans