Matt Lucas
Persona informo
Matthew Richard "Matt" Lucas
Naskonomo Matthew Richard Lucas
Naskiĝo 5-an de marto 1974 (1974-03-05) (50-jaraĝa)
en Paddington
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Germanio vd
Alma mater Universitato de Bristol Haberdashers' Aske's Boys' School vd
Familio
Edz(in)o Kevin McGee vd
Profesio
Alia nomo Andy Pipkin vd
Okupo televida aktoro aktoro komikisto scenaristo filmaktoro televida prezentisto televida produktoro vd
Aktiva dum 1994– vd
Verkado
Verkoj The Look of Love 
Wonka vd
vd Fonto: Vikidatumoj
Matt Lucas

Matt LUCAS (5-an de marto 1974) estas angla aktoro. Li estas konata pro lia kunlaboro kun David Walliams ĉe skeĉprogramo Little Britain.

Matt Lucas plenkreskis en Stanmore, li suferas jam ekde infanaĝo pro hararperdo. Li vizitis la lernejon Haberdashers' Aske's Boys' School, kun aliaj postaj famuloj kiel Sacha Baron Cohen kaj David Baddiel.

En adoleska aĝo li estis membro de la brita Nacia Junula Teatro en Londono. Poste li studis aktoradon en Bristol.

Post trijara amikeco, li komencis civilan partnerecon kun filmproduktisto Kevin McGee en decembro de 2006.

Kariero

Lucas komencis aktori (en aĝo de 18 jaroj) per Comedy en teatro de Siro Bernard Chumley. Decida paŝo estis, kiam li en 1992 sursceniĝis kun Bob Mortimer.

Li komencis en 2001 kun David Walliams laboron pri radioprogramo Little Britain, kies unua serio estis elradiata en 2003. Lucas ludis en 2005 venecian princon en la serio Casanova (BBC).

Matt Lucas verkis tekstojn por Sacha Baron Cohen, ĉefe pro la figuro Ali G.

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.