Mats Hummels | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Mats Julian Hummels |
Naskiĝo | 16-an de decembro 1988 (35-jaraĝa) en Bergisch Gladbach |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Familio | |
Patro | Hermann Hummels |
Frat(in)o | Jonas Hummels |
Edz(in)o | Cathy Hummels |
Infano | 1 |
Okupo | |
Okupo | futbalisto |
TTT | |
Retejo | http://www.mats-hummels.net/ |
Mats Hummels estas germana futbalisto en la pozicio de defendisto. Li naskiĝis la 16-an de decembro 1988 en Bergisch Gladbach proksime de Kolonjo, do nun estas 35-jara. Laŭ stato de la jaro 2012 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo Borussia Dortmund - antaŭe li en 2006-2009 estis profesia futbalisto de la klubo Bayern München de Munkeno, unue en ties dua kaj ekde la jaro 2007 en ties unua vira teamo.
Krome Mats Hummels ekde la jaro 2010 estas membro de la germana nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li kunkonkuris pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012, partoprenis la matĉojn pri la Futbala Mondpokalo 2014, en kiu la germana teamo atingis la ĉampionecon, ankaŭ aktivis en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2016 kaj en la Futbala Mondpokalo 2018. Matĉe li en la nacia teamo inter 2012 kaj 2021 rekoneblis per la numero "5". Antaŭe li laŭ sia tiutempa aĝo jam membris en la naciaj teamoj de sub-20- kaj sub-21-jaruloj.
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Mats Hummels – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|
|
|
|
|