Mathod
Blazono de Mathod
Blazono de Mathod
Blazono de Mathod
Katstelo Mathod
Katstelo Mathod
Kastelo Mathod
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
DistriktoVaŭda Nordĵuraso
Koordinatoj 46° 46′ 2″ N  33′ 56″ O / 46.76722 °N, 6.56556 °O / 46.76722; 6.56556 (mapo)Koordinatoj: 46° 46′ 2″ N  33′ 56″ O / 46.76722 °N, 6.56556 °O / 46.76722; 6.56556 (mapo)
Nombro de loĝantoj550
Areo6,59 km²
Alteco445 m super marnivelo
Poŝtkodo1438
Komunumkodo5919
Mapo de Mathod
Mapo de Mathod
Situa mapo de Mathod

Mathod estas komunumo en la distrikto Vaŭda Nordĵuraso en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 550 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio

La komunumo Mathod situas sur la norda flanko de la ebenaĵo de la rivero Orbe, proksimume 6 kilometrojn okcidentsudokcidente de la distriktĉefurbo Yverdon-les-Bains. En sudo la komunuma teritorio etendiĝas ĝis al la suda flanko de la kanaligita rivero Thielle, kiel la suba parto de Orbe nomiĝas. La komunumo konsistas el la vilaĝo Mathod kaj la setlejoj Moulin de Mathod, Les Vernes kaj La Tuilière.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,59 km², de kiuj 7,3% estas kovritaj de arbaro, 85,2% servas por agrikulturo kaj 5,6% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj

La komunumo Mathod limas en nordo al Champvent, en oriento al Suscévaz, en sudoriento al Ependes, en sudsudoriento al Orbe, en sudo al Valeyres-sous-Rances, kaj en okcidento al Rances.

Trafiko

Tra Mathod pasas la kantona ĉefvojo n-ro 130 de Yverdon-les-Bains al Orbe. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A9 situas 4 kilometrojn sudokcidente de la komunuma centro apud Orbe kaj al la svisa aŭtovojo A5 5 kilometrojn nordoriente okcidente de Yverdon-les-Bains. Pere de la poŝtaŭtolinio de Yverdon-les-Bains al Orbe la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio

La unua dokumenta mencio de Mathod datiĝas el la jaro 1141 kiel Mastod. Dum mezepoko Mathod apartenis al la Abatejo Lago de Joux, post ties malfondo ĝi apartenis al la Senjorujo Champvent kaj poste al la Senjorujo Mothe, kies sorton ĝi dividis ankaŭ sub la berna regado ĝis la Helveta Revolucio de 1798. Post la Helveta Revolucio ĝi estis atribuita al la Distrikto Yverdon, kiu kun efiko de la 1-a de januaro 2008 surbaze de la administra reformo de 2006 estis integrita al la nova Distrikto Vaŭda Nordĵuraso.[3]

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj

Bildoj


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.