La vorto materialo povas signifi:
- ĉia materia substanco, el kiu la homa laboro produktas ion aŭ al kiu ĝi donas apartan formon,
- tuto de la objektoj, iloj ktp. necesaj por ago, laboro ks.,
- tuto de la scioj, necesaj por verki, redakti, fari mensan laboron.
Laŭ Francisko Azorín materialo estas Ĉio materia, kiu estas necesa por verki, konstrui, fabriki, k. c.[1] Li indikas etimologion el la latina materialis, el materio (materio, ŝtofo).[2]
Notoj
- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 134.
- ↑ Azorín, samloke.
Vidu ankaŭ
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.