Sankta | |||||
Gorazdo de Prago | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 26-an de majo 1879 en Hrubá Vrbka | ||||
Morto | 4-an de septembro 1942 (63-jaraĝa) en Prago | ||||
Mortis per | mortopafo vd | ||||
Religio | ortodoksismo • katolika eklezio • Eklezio ĉeĥoslovaka husana vd | ||||
Ŝtataneco | Ĉeĥoslovakio vd | ||||
Alma mater | universitato Palacký en Olomouc vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | pastro vd | ||||
| |||||
Sanktulo | |||||
Honorata en | Serba Ortodoksa Eklezio (1961) Ĉeĥa-Slovaka Ortodoksa Eklezio (1987) | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Matěj Pavlík, (la 26-a de majo 1879 Hrubá Vrbka – la 4-an de septembro 1942 Prago) konata kiel Gorazdo de Prago aŭ Sankta Gorazdo la 2-a estis unue romkatolika pastro (samidenao de katolika moderno) kaj pli poste episkopo de moravia diocezo de Eklezio ĉeĥoslovaka (husana) kaj sekve de la ortodoksa eklezio en Ĉeĥoslovakio kaj propaginto de reveno al cirila-metoda tradicio. En 1921 li estis konsekrita kiel episkopo de la Serba Ortodoksa Eklezio kaj elektis por si la nomon Gorazd, laŭ la sanktulo Gorazdo de Moravio el la 9-a jarcento, disĉiplo de Metodo.
Pro partopreno en kaŝigado de paraŝutistoj, kiuj faris atencon kontraŭ Reinhard Heydrich, li estis militkaptita, torturita kaj ekzekutita fare de nazioj en 1943.
Hoorigoj
Kiel martiro li estis kanonizita la 4-an de septembro – la 6-an de septembro 1987 en Olomouc.
En oktobro de 1945 estis Gorazdo el komisiigo de la prezidento de la respubliko honorita in memoriam de Ĉeĥoslovaka milita kruco 1939.
En la jaro 1995 estis omaĝe de la herooj de la atenco kontraŭ Heydrich, la paraŝutistoj kaj la episkopo Gorazdo malfermita sub la templo de sanktaj Cirilo kaj Metodo en strato Resslova Nacia monumento de la herooj de heydrichiado – loko de repaciĝo. En lia naskovilaĝo Hrubá Vrbka ekzistas malgranda monaĥejo de sankta Gorazdo kaj en Vilémov monaĥinejo de Morto de sanktega Dinaskintino. La 28-an de oktobro 1997 estis al li in memoriam donita fare de la prezidento de la republiko Ordeno de Tomáš Garrigue Masaryk de la 1-a klaso por eminentaj meritoj pri demokratio kaj homrajtoj.
- La nomo de Gorazdo estas indikita inter la ceteraj viktimoj sur memortabulo sur muro de templo de sanktaj Cirilo kaj Metodo, kie la paraŝutistoj kaŝis sin de.
- Persona bulteno de MND numero 42 el la 20-a de oktobro 1945 - titola paĝo: dono de Ĉeĥoslovaka milita kruco 1939-1945.
- La nomoj de reprezentantoj de Ĉeĥoslovaka ortodoksa eklezio ekzekutitaj en Pafejo de Kobylisy pro kaŝigado de la paraŝutistoj post la atenco kontraŭ Heydrich.