Mastrils | |
---|---|
vilaĝo • former municipality of Switzerland | |
Kantono | Grizono |
Distrikto | Landquart |
Komunumaro | Kvin Vilaĝoj |
Koordinatoj | 46° 57′ 59″ N 9° 32′ 34″ O / 46.96639 °N, 9.54278 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 57′ 59″ N 9° 32′ 34″ O / 46.96639 °N, 9.54278 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 557 |
Areo | 7,98 km² |
Alteco | 550 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 7303 |
Komunumkodo | 3943 |
Mastrils estas komunumo de la komunumaro Kvin Vilaĝoj kaj la distrikto Landquart en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 557 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Geografio
Mastrils situas sur monta deklivo ĉe la okcidenta flanko de la Alpa Rejno, vidalvide de la alfuejo de Landquart al Rejno. La plej malalata punkto de la komunumo situas sur alteco de 525 m s.m. ĉe la bordo de Rejno. La plej alta punkto estas kun 1825 m s.m. la montopinto Zweierspitz sur la kresto de la Calanda-Masivo. La komunumo konsistas el la tri setlejoj Isla, Tardisbrücke. Trätsch. La teritorio de Mastrils etendiĝas sur areo de 7,98 km², de kiuj 68,8% estas kovritaj de arbaro, 23,9% servas por agrikulturo kaj 2,5% por setlado.
Najbaraj komunumoj
La komunumo Mastrils limas en nordo al Bad Ragaz (SG), en nordoriento al Maienfeld, en oriento al Igis, en sudoriento al Zizers, en sudo al Untervaz, kaj en okcidento al Pfäfers (SG).
Trafiko
Kvankam Mastrils situas flanke de la gravaj trafikvojoj, ĝi bone atingeblas. La kantona ĉefvojo n-ro 3;13 pasas en nordoriento tra la komunuma teritorio sed poste per ponto al Landquart forlas ĝin. La svisa aŭtovojo A13 pasas aliflanke de la rivero, kaj tuj trans la ponto ekzistas la alveturejo Landquart. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per poŝtaŭtolinio al la stacidomo de Landquart.
Historio
La unua dokumenta mencio de Mastrils datiĝas el la jaro 1318 kiel Ponstrils. Dum mezepoko en Mastrils setlis romanĉlingvanoj. En la 14-a jarcento valzoj kreis kolonion en Mastrils, kiu en la 16-a jarcento estis germanigita. Ĝis la mezo de la 19-a jarcento Mastrils estis parto de la komunumo Zizers. En la jaro 1854 Mastrils fariĝis memstara komunumo de la komunumaro Kvin Vilaĝoj. [1]
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo de la komunumo Mastrils
- Mastrils en la Historia Leksikono de Svislando (germane, france, itale)
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Mastrils – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|