Maskerado ĉirkaŭ la morto | |
---|---|
La dua eldono (2001) | |
literatura verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Tivadar Soros |
Ilustristo | James Hutcheson |
Lingvoj | |
Origina lingvo | Esperanto |
Lingvo | Esperanto |
Eldonado | |
Eldondato | 1965, 2001 |
Loko | Roterdamo |
Eldoninto | Universala Esperanto-Asocio |
Lando | Nederlando |
Trajtoj | |
Paĝoj | 318 (la dua eldono) |
ISBN | 9290170735 (la dua eldono) |
Temo | Holokaŭsto en Hungario |
Ĝenro | memoraĵoj |
Maskerado ĉirkaŭ la morto estas membiografia romano de Teodoro Ŝvarc (verkista nomo de Tivadar Soros[1][2]) pri sia travivo kiel judo en Hungario dum la germana okupo kaj faŝista regado en la Dua Mondmilito. Ĝi unue aperis ĉe eldonejo Stafeto en 1965. El la originalo estis faritaj tradukoj al la hungara (2002, 2018)[3], itala (2011), ĉeĥa (ref?).
La dua eldono aperis en 2000 en Britio sub redakto kaj kun komentario de Humphrey Tonkin kaj antaŭparolo de la filoj de la aŭtoro, Paul Soros kaj George Soros.
Tiu ĉi verko estis lastatempe reeldonita (angle) en Usono (2001), kaj poste tradukita ankaŭ al la rusa (2001), la germana (2003 + 2005), la franca (2015), la japana kaj la mongola (2018) lingvoj[4]. La angla traduko servis ankaŭ por la enĉinigo (ref?) de la verko.
En marto 1944 la germanaj nazioj okupaciis Hungarion kaj tuj enkondukis pliajn, pli severajn kontraŭjudajn leĝojn. La judoj devis sin anonci por registrado, porti flavan stelon, ne rajtis vizitadi vendejojn, restoraciojn, estis deportataj al koncentrejoj aŭ mortpafataj ĉe la bordo de Danubo. Nur en januaro 1945, post dek monatoj de teroro, liberigis Hungarion la sovetia armeo. Tivadar Soros, kvankam judo, sukcesis savi ne nur sin mem kaj sian familion, sed ankaŭ multajn aliajn homojn. En la libro li priskribas, kiamaniere li tion faris.
Alilingvaj versioj
Rusa
Тивадар Сорос. Маскарад. Игра в прятки со смертью в нацистской Венгрии, tradukis S.V. Babkov, Moskvo, Рудомино (trlt. Rudomino), 2001, 246 paĝoj, ISBN 5-7380-0148-6.
Turka
Maskerado: Nazi Rejimi Altinda Ölümle. Istanbulo, Açik Deniz, 2001
Germana
Maskerade. Die Memoiren eines Überlebenskünstlers. Humphrey Tonkin kun antaŭparolo de Paul kaj George Soros. Tradukis el la angla Holger Fliessbach, 318 paĝoj, Frankfurt: Deutsche Verlags-Anstalt, 2003, ISBN 9783421054968. Broŝurita eldono: München: DTV Deutscher Taschenbuch, 2005.
Angla
Masquerade: The Incredible True Story of How George Soros' Father Outsmarted the Gestapo, 298 paĝoj, Humphrey Tonkin (redaktoro), George Soros (antaŭparolo), Paul Soros (antaŭparolo), 2011, Novjorko, eld. Arcade (Skyhorse Publishing, Inc.), ISBN13: 9781611450248
Itala
Ballo in maschera a Budapest, traduko el Esperanto fare de Margherita Bracci Testasecca, Editore Gaspari, 2011, ISBN 88-7541-200-6
Ĉina
Masquerade, Beijing, eld. Thinkingdom House, viii + 213 paĝoj, 2011.
Ĉeĥa
Maškaráda kolem smrti. tradukis Jindřiška Drahotová, Dobřichovice: KAVA-PECH. 244 paĝoj, 2014.
Franca
Mascarade autour de la mort, 330 p., eld. Fayard, 2015, ISBN 978-2-213-68097-2
Japana
Maskerado, [Dancing with Masks]. trad. Mitaichi Akira. Tokio, Gendaikikakushitsu, 403 paĝoj, 2017.
Hungara
- Álarcban. Nácivilág Magyarországon ; előszó Soros Pál, Soros György, ford. Ertl István; Trezor Könyv- és Lapkiadó, Bp., 336 p;. 2002, ISBN 9639088730
- Túlélni / Álarcban. Nácivilág Magyarországon / Szibériai Robinsonok ; tradukis István Erl, Budapeŝto, antaŭparolo Paul Soros kaj György Soros, eld. Múlt és Jövő, 336 p. 2018, ISBN: 9786155480515 La hungara eldono de 2018 enhavas du verkojn (Modernaj Robinzonoj + Maskerado).
Pola
Aperonta en 2021, traduko fare de Ewa Siurawska.
Mongola
(Mankas bibliografiaj informoj).
Vidu ankaŭ
Bibliografio
Humphrey Tonkin: Tradukado de Soros: la defioj de vivmemoroj (trad. Brian Moon). Pri la sorta evoluo de la teksto de Maskerado ĉirkaŭ la morto de Tivadar Soros, tradukita al la angla el diversaj versioj. Meditado pri Esperanto kiel literatura lingvo kaj kiel traduka lingvo. Beletra Almanako (21), oktobro 2014, pp. 86-96.
Ekstera ligilo
Stanislavo Belov (2015-09-15) Maskerado ĉirkaŭ la morto: ŝercemulo kontraŭ Holokaŭsto (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2017-09-18. Alirita 2017-09-18.
Referencoj
- ↑ Soros estas tradicia transskribo, tamen laŭ la reguloj de hungara literumado la familia nomo Soros estas legata kiel ŝooroŝ.
- ↑ En 1936 la familio ŝanĝis sian familian nomon Schwartz al Soros pro kreskanta antisemitismo
- ↑ (hu) "Soros: Álarcban (tartalom) Arkivigite je 2021-04-13 per la retarkivo Wayback Machine". bibl.u-szeged.hu.
- ↑ (eo) Ulrich Lins, Morte danĝera maskerado, Hypotheses, esplorprojekto „Militrakonto“, la 22-an de junio 2016.