Maskanaso, maskla plenkreskulo en reprodukta plumaro | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Nomonyx dominicus (Linnaeus, 1766) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Maskanaso (Nomonyx dominicus, iam Oxyura dominica) estas malgranda birdospecio de la grupo de rektavostaj anasoj en la familio de Anasedoj, kun teritorioj en tropika Ameriko. Ili troviĝas ĉefe el Meksiko al Sudameriko kaj ankaŭ en Karibio. Ili estas ĉefe nemigrantaj, sed la Maskanasoj estas registritaj kiel tre nekomunaj vagantoj en plej suda Usono, laŭlonge de la meksika limo kaj en Florido.
Ĝi estas la ununura membro de la genro Nomonyx, kaj estas intermeza inter la pli primitiva Nigrakapa anaso (Heteronetta) kaj la tre apomorfaj veraj rektavostaj anasoj. Ĝi estas foje inkludata kun tiuj lastaj en la genro Oxyura, sed ŝajne la Maskanasoj nuntempaj estas posteuloj de transira formo en la evoluo de la Oksiurenoj kaj ŝanĝis malmulte dum milionoj de jaroj.[1]
Reprodukta maskla plenkreskulo havas rustokoloran korpon kun nigra vizaĝo (kiu nomigas la specion kiel masko) kontrasta kun la kaŝtanbruna nukareo, kaj makulecaj flugiloj. En la nigra vizaĝo rimarkindas hela okulringo. La beko estas hela kun heblua larĝa bazo. Inoj, maskloj en eklipsa plumaro kaj junuloj havas striecan grizbrunajn korpojn, kun 2 horizontalaj malhelkoloraj strioj tra la senkolora (sablobruna) vizaĝo.
Tiuj anasoj manĝas ĉefe semojn, radikojn kaj foliojn de akvaj plantoj. Ili manĝas ankaŭ akvajn insektojn kaj krustulojn. Ili manĝas per plonĝado. Maskanasoj reproduktiĝas en ĉiu ajn nesala akvejo kun marĉa vegetaĵaro kaj ĉirkaŭata de densa arbokovro. Ili loĝas ankaŭ en marĉoj de mangrovoj. Tiuj anasoj estas kutime tre sekretemaj, sed ili ne estas raraj kaj ne estas konsiderataj minacataj fare de la IUCN.[2]
Notoj
Referencoj
- BirdLife International (BLI) (2004). Nomonyx domnicus. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11a Majo 2006.
- del Hoyo, Josep; Elliott, Andrew & Sargatal, Jordi (eds.) (1992): Handbook of Birds of the World (Volume 1: Ostrich to Ducks). Lynx Edicions, Barcelona. ISBN 84-87334-10-5
- Livezey, Bradley C. (1986): A phylogenetic analysis of recent anseriform genera using morphological characters. Auk 103(4): 737-754. DjVu plena teksto Arkivigite je 2010-06-04 per la retarkivo Wayback Machine PDF plena teksto Arkivigite je 2010-08-05 per la retarkivo Wayback Machine
- McCracken, Kevin G.; Harshman, John; McClellan, David A. & Afton, Alan D. (1999): Data set incongruence and correlated character evolution: An example of functional convergence in the hind-limbs of stifftail diving ducks. Systematic Biology 48: 683-714. COI:10.1080/106351599259979 PDF plena teksto Arkivigite je 2011-06-14 per la retarkivo Wayback Machine
- National Geographic Society (2002): Field Guide to the Birds of North America. National Geographic, Washington DC. ISBN 0-7922-6877-6
- David Allen Sibley (2000): The Sibley Guide to Birds. Alfred A. Knopf, New York. ISBN 0-679-45122-6
|