Mashrou' Leila | |
---|---|
Deveno | Bejruto, Libano |
Ĝenroj | Sendependa rokmuziko |
Retejo | web.archive.org/web/20231201000000*/http://mashrouleila.com |
Persona informo | |
TTT | |
Retejo | https://web.archive.org/web/20231201000000*/http://mashrouleila.com |
Mashrou 'Leila (araba: مشروع ليلى trans. Mašrūʿ Laylà, transliterumite Maŝru Lejla), libana sendependa rokmuzikgrupo fondita en 2008 en la Usona Universitato en Bejruto kaj unu el la plej konataj muzikgrupoj en Mezoriento. Muzike Mashrou' Leila miksas pli tradiciajn mezorientajn elementojn kun danceblaj taktoj. Ilia muziko estas popeca kaj tradicia, universala kaj araba, milda kaj alfrontema, elektronike miksanta indie, rok- kaj pop-muzikojn[1].
En 2009, la grupanoj publikigis la unuan albumon Mashrou 'Leila. En marto de la sama jaro, ili gajnis konkurson organizitan de Radio Liban[2]. Ili akiris kultostatuson en Mezoriento, kaj koncertis intertempe jam en Usono kaj Eŭropa Unio. Ebla pruvo de tio estas ke foto de la grupo aperis sur la kovrilo de la unua numero de la arablingva eldono de la muzika revuo Rolling Stone[1].
La grupo, gvidata de Hamed Sinno, unu el la kunfondintoj, publikigis studio-albumon kun foje poeziaj, foje kritikaj kaj dusencaj tekstoj pri amo, sekso kaj politiko, kiuj vekis grandan polemikon en Mezoriento. La grupo defias lokajn konservativulojn kaj trovas grandan sekvantaron per siaj engaĝitaj kantotekstoj kiuj prilumas sociajn problemojn kiuj estas tabuaj en la ĉefflua amaskomunikilaro tra la araba mondo kiel politikoj de religio, korupto, naciismo, libereco, sed ankaŭ de moderna araba identeco kaj genra egaleco[3]. En la kanto „Maghawir“ temas pri genrorilataj temoj el ĉiuj vidpunktoj[4].
Kelkaj el la distingiloj de la grupo estas la graveco de la violono, kiuj rememorigas al armena popolmuziko, kaj la uzo de megafono en iuj kantoj, por modifi la voĉon de kantisto Hamed Sinno[5], malkaŝe samseksema kantisto.
Interkulture
Ĝis junio 2019, ĉiuj kantoj de Mashrou' Leila estis verkitaj en la araba lingvo [6], escepte de unu kanto 'Cavalary' kiu ankaŭ ekzistas en angla versio. Pri la uzo de la araba Hamed Sinno deklaris tiurilate jenon:
"En postkoloniaj socioj, la lingvo, kiun oni parolas, dependas de la socia origino kaj la pasinteco de la lando, en kiu oni vivas. Elekti kanti en la araba estis konsekvenco: ni ne volis reprezenti eliton"[7].
La grupanoj venas de diversaj muzikaj fonoj kaj aŭskultas multegajn muzikĝenrojn. La muziko de Mashrou' Leila estas pruvo ke monda kulturo ne estas tipe orienta aŭ okcidenta.
En intervjuo kun Qantara ĝia gvida kantisto Hamed Sinno, kiu estas duageneracia araba usonano kiu kreskis en Libano, komentas pri la komplekseco kaj diverseco de landoj en Mezoriento kaj la kliŝoj kiuj ekzistas pri araboj[8] kiel ekzemple la unuflankan diskurson pri araboj kiel danĝeruloj kaj la trosimpligon de la araba kulturo[3] kaj la fakton ke en Usono aŭ Eŭropo oni petas ĉu la bando reprezentas sian 'araban' kulturon[9], io kion oni ne demandas al usona aŭ eŭropa kantgrupo[3] [10].
Diskaro
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Muzikeroj el la disko Ibn El-Leil (Frato de la nokto)
Referencoj
- 1 2 (nl, en) Meesterlijke Post-Arabische-Lente Pop uit Libanon Arkivigite je 2020-10-30 per la retarkivo Wayback Machine - Mashrou ‘Leila the voice of the Arab Spring from Lebanon, Sfinks, la 25-an de julio 2015.
- ↑ byblosfestival.org. Arkivita el la originalo je 2010-08-24. Alirita 2020-09-25.
- 1 2 3 (en) Alex Lee (video) & Deena Zaru (teksto), Muslim, Arab and gay: Mashrou Leila's Hamed Sinno speaks out, CNN, la 16-an de aŭgusto 2017.
- ↑ (de) Camilla Hildebrandt, Texte gegen den Terror, Deutschlandfunk, la 17-an de aprilo 1917
- ↑ Jutuba filmeto Mashrou' Leila - Habibi (Live in Baalbeck) | 2012
- ↑ (en) Raidy, Mashrou’ Leila Release First English Version of their New Masterpiece: Cavalry, Gino’s Blog, la 11-an de junio 2019
- ↑ (it, fr) Alexander Damiano Ricci, Mashrou' Leila: «I media banalizzano il mondo arabo», CafeBabel, la 19-an de marto 2015.
- ↑ Jutuba filmeto Mashrou' Leila - Roman (Official Music Video) | مشروع ليلى - رومان
- ↑ Dum la post-kolonia epoko ekestis ia 'kolektiva identeco' kiu estis opozica al tio kio venis el Okcidento. Tio klarigas kial grupoj kiel Mashrou' Leila ne ricevas ŝtatan subvencion ĉar ili ne reprezentas la tn. nacian identecon.
- ↑ (en) Ceyda Nurtsch, Flouting Arab pop convention, intervjuo kun Hamed Sinno, ĉefkantisto de la libana, sendependa rokgrupo Mashrou’ Leila, Qantara.de, 2016.