Maschwanden
Blazono de Maschwanden
Marĉo de Maschwanden, akvarelo de Jakob Weidmann
komunumo en Svislando
Kantono Zuriko
DistriktoAffoltern
Koordinatoj 47° 14′ 9″ N  25′ 40″ O / 47.23583 °N, 8.42778 °O / 47.23583; 8.42778 (mapo)Koordinatoj: 47° 14′ 9″ N  25′ 40″ O / 47.23583 °N, 8.42778 °O / 47.23583; 8.42778 (mapo)
Nombro de loĝantoj569
Areo4,67 km²
Alteco398 m super marnivelo
Poŝtkodo8933
Komunumkodo0008
Mapo de Maschwanden

Pri la komunumo

Maschwanden estas komunumo en la distrikto Affoltern, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 569 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio

Maschwanden situas ĉe la alfluo de la rivero Lorze al la rivero Reuss, okcidente de la montoĉeno Albis en marĉa ebenaĵo meze en mirinda naturrezervejo. En la marĉo de Maschwanden vivas multaj minacitaj plantoj kaj bestoj.

Trafiko

Maschwanden kun poŝtaŭtobusoj estas konektita kun la reto de la Zurika Trafik-Unio.

Historio

Unua skriba mencio de Maschwanden dateas el la jaro 1064 en dokumento kun la nomo Acta Murensia.

Eksteraj ligiloj


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.