Masaru INOUE (japane 井上傑, INOUE Masaru) estas japana astronomo, kunmalkovrinto de pluraj asteroidoj.

Kun Osamu Muramatsu, li malkovris la asteroidon 35062 Sakuranosyou, kiu estis nomita laŭ la elementa lernejo, kie iris lia plejaĝa filo. Kun Yoshio Kushida, li malkovris 26829 Sakaihoikuen, kiu ricevis la nomon de la bebovartejo (hoikuen) kie lia filo ricevis diplomon.

Vidu ankaŭ

  • Kategorio:Malkovrita de Masaru Inoue


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.