Halo Norris, kie okazis 31 el la 33 mortigoj

La Masakro de Virginia Tech estis pafmasakro okazinta la 16-an de aprilo 2007 ĉe universitato Virginia Polytechnic Institute and State University (pli konata kiel "Virginia Tech") en Blacksburg, Virginio, Usono. Registaraj funkciuloj, la universitato kaj aliaj aktualaj informfontoj taksis 33 mortigitojn, kio faras la masakron, krom militaj bataloj, la plej multviktima mortpafado en la historio de la lando. Laŭ policaj informoj, la pafinto (kiu sin mortpafis fine de la masakro) estis Cho Seung-Hui (koree, 조승희), studento pri la angla literaturo en la universitato, enmigrinta en Usonon el Sud-Koreio en 1992, kiam li havis 8 jarojn.

Vidu ankaŭ

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.