Masakro aŭ amasbuĉado estas murdo de homoj en precipe kruelaj cirkonstancoj, okazanta plej ofte pro malamo aŭ venĝo.
En militaj konfliktoj, oni komprenas sub tiu nocio la politike aŭ etne motivitajn ekzekutojn de civiluloj, soldatoj post ties kapitulaco. La masakro tiel estas ligita kun amasmurdo, kiun faras armitaj trupoj sen milita, batala neceso.
Masakro ankaŭ povas ĉe malvenko de manifestacioj kaj ribeloj, tumultoj, sed oni uzas ankaŭ la esprimon por teroraj aŭ krimaj amasmurdoj.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Semelin, Jacques (aprilo 2002). Du massacre au processus génocidaire (El masakro ĝis genocida procezo) (france). CERI. Kontrolita en februaro 2010.
- De oro per avido ĝis genocido: Historio de masakroj Arkivigite je 2007-03-10 per la retarkivo Wayback Machine (angle)
- Kial tiom da masakroj en Usono? Artikolo de Javier Alcalde en Monato, 2018.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.