La masa varmokapacito aŭ specifa varmo de iu substanco estas la kvanto da energio, kiun oni devas alporti al unuo de maso de tiu substanco, por altigi ties temperaturon je unu grado. Oni povas ankaŭ diri, ke estas la varmokapacito de unuo de maso.
En la Sistemo Internacia de Unuoj, la unuo estas la ĵulo en kilogramo·kelvino aŭ J·kg−1·K−1.
Praktike; la masa varma kapacito estas la kapablo, por varmigata korpo, enteni kaj konservi grandan kvanton da varmeco.
La masa varma kapacito de akvo valoras 4186 J·kg−1·K−1, estas plej granda valoro por kondensa materio.
Substanco | Fazo | Masa varmokapacito J·kg−1·K−1 |
---|---|---|
aero (seka) | gaso | 1005 |
aero (saturita je akvovaporo) | gaso | ≈ 1030 |
Aluminio | solido | 897 |
Azoto | gaso | 1042 |
Kupro | solido | 385 |
Diamanto | solido | 502 |
Akvo | gaso | 1850 |
likvaĵo | 4186 | |
solido (0 °C) | 2060 | |
Etanolo | likvaĵo | 2460 |
Fero | solido | 444 |
Grafito | solido | 720 |
Heliumo | gaso | 3160 |
Heksano | likvaĵo | ≈ 2267.95 |
Oleo | likvaĵo | ≈ 2000 |
Hidrogeno | gaso | 14300 |
Latuno | solido | 377 |
Litio | solido | 3582 |
Hidrargo | likvaĵo | 139 |
Oktano | likvaĵo | ≈ 1393.33 |
Oro | solido | 129 |
Oksigeno | gaso | 920 |
Zinko | solido | 380 |
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.