Masaĉuseca Instituto de Teknologio
universitato teknologia universitato privata neprofitcela lernejo Institute of Technology akademia eldonejo space grant institution
moto Mens et Manus
(Penso kaj mano)
Informoj
fondodato 10-a de aprilo 1861
fondinto(j) William Barton Rogers vd
speco Privata terkoncesa esplora universitato
Situo
Geografia situo 42° 21′ 35″ N, 71° 5′ 31″ U (mapo)42.359722222222-71.091944444444Koordinatoj: 42° 21′ 35″ N, 71° 5′ 31″ U (mapo)
lando Usono
urbo Kembriĝo
adreso 77 Massachusetts Avenue, Cambridge, MA, 02139-4307
poŝtkodo 02139-4307
Estraro
ĉefestro(j) Sally Kornbluth Melissa Nobles Leo Rafael Reif Susan Hockfield Charles Marstiller Vest Paul E. Gray Jerome Wiesner Howard Wesley Johnson Cynthia Barnhart Eric Grimson vd
Nombroj
nombro de studentoj 11 574 vd (stato: 2018)
retejo [Oficiala retejo Oficiala retejo]
Listoj
membro de
Cifereca Biblioteka Federacio
IIIF Consortium
DDI Alliance
LIGO Scientific Collaboration
Konsorcio de Socisciencaj Asocioj
Shibboleth Consortium
arXiv
Northeast University Semiconductor Network
ORCID
Association of American Universities
American Council on Education
National Humanities Alliance
Higher Education Leadership Initiative for Open Scholarship
Koalicio por Retigita Informo
Association of Public and Land-grant Universities
Open Education Global
Scholarly Publishing and Academic Resources Coalition vd
filiita al
National Association of Independent Colleges and Universities vd
filioj
Deshpande Center for Technological Innovation, Massachusetts Institute of Technology
Phillip T. and Susan M. Ragon Institute
Cambridge–MIT Institute
Novartis-MIT Center for Continuous Manufacturing
McGovern Institute for Brain Research
Picower Institute for Learning and Memory
Bates Research and Engineering Center
MIT School of Architecture and Planning
Massachusetts Institute of Technology School of Science
MIT Sloan School of Management
MIT School of Humanities, Arts, and Social Sciences
MIT Schwarzman College of Computing
MIT Museum
Laboratorio Lincoln vd
Masaĉuseca Instituto de Teknologio (Masaĉuseco)
Masaĉuseca Instituto de Teknologio (Masaĉuseco)
DEC
Masaĉuseca Instituto de Teknologio
Masaĉuseca Instituto de Teknologio

La Masaĉuseca Instituto de Teknologio (MIT; angle Massachusetts Institute of Technology) estas mondkonata universitato en la urbo Cambridge, Masaĉuseco, en Usono. Ĝi situas en la metropola regiono de Bostono kiu enhavas pli ol 200 universitatojn. Alia mondkonata universitato en Cambridge estas Universitato Harvard.

MIT estas gea, private dotita esplora universitato. Ĝi sin dediĉas al la antaŭenigo de scio kaj la edukado de studantoj en scienco, teknologio, kaj aliaj fakoj erudiciaj kiuj plej bone servos la landon kaj la mondon en 21a jarcento. La Instituto havas pli ol 900 fakultatanojn kaj preskaŭ 10 000 studentojn antaŭdiplomajn kaj postdiplomajn, kaj estas dividita en kvin fakultatojn—Arĥitekturo kaj Urboplanado; Inĝenierarto; Homaraj, Artaj, kaj Sociaj Studoj; Administrado; kaj Scienco—kaj la Fakultato Whitaker de San-sciencoj kaj -teknologioj. Ene de tiuj ĉi estas 27 diplom-donantaj fakoj, programoj kaj divizioj. Krome, multe da esplorado kaj instruado okazas en interfakaj programoj, laboratorioj kaj centroj kies laboro etendiĝas preter la tradiciaj limoj de la fakoj. La estraro de kuratoroj, nomita la Korporacio, konsistas el ĉirkaŭ 75 ĉefoj el alta edukado, komerco kaj industrio, scienco, inĝenierarto, kaj aliaj profesioj.

Historio

William Barton Rogers en 1846 havis ideon por politeknika institucio. En 1859, la ŝtatestro proponis ke iom el la nova tero en Bostono kreita el la haveno estu por edukaj celoj. Rogers estris komitaton kiu submetis peticion por krei kaj muzeon de natura historio kaj MIT-n. Akton, kiu ĉartizis MIT-n kaj donis la landon, aprobis la parlamento kaj subskribis la ŝtatestro je la 10-a de aprilo 1861. En 1862 okazis la unua kunveno de la estraro, kaj elektiĝis Rogers al la posteno de la unua prezidento de MIT. Konstruado de konstruaĵo en Bostono komenciĝis en 1863. Post du jaroj, la konstruaĵo ankoraŭ ne finiĝis, do nepacienca Rogers malfermis kursojn la 20-an de februaro 1865, en la Komerca Biblioteko en la urbocentro. MIT kaj Bostono kreskis kaj en la fruaj jaroj de la 20-a jarcento, estis novkreita riverbordo en Cambridge kiu estis tute libera. Do la tiama prezidento Richard Cockburn Maclaurin decidis trankslokigi la Instituton tien. En 1916, malfermiĝis la nova tereno.

La instituto komence nur permesis la ĉeestadon de viroj, sed estis unu speciala studentino je la komenco, Ellen H. Swallow, kiu diplomiĝis en 1873. Malgraŭ tio, la studentaro ĉe la Instituto estis preskaŭ tute vira ĝis la 1970-oj, kiam multaj ŝanĝoj komenciĝis ĉe la Instituto. Nun la studentinaro estas pli ol 40% de la tuto.

Sigelo

sigelo La laboranto ĉe la amboso kaj la erudiciulo kun libro sur la sigelo de la Instituto estas simbolo de la eduka filozofio de William Barton Rogers kaj aliaj korporaciigintoj de MIT kiel deklarite en ties propono Celoj kaj Plano de Instituto de Teknologio: "...la koncernoj de Komerco kaj la Artoj, kaj ankaŭ Ĝenerala Edukado, postulas la plej serioza kunlaboro de inteligenta kulturo kun industriaj strebadoj." Ankaŭ la latina devizo Mens et Manus (cerbo kaj mano) kaj la du volumoj, Scienco kaj Arto, sur la piedestalo spegulas la kunlaboro de scio kaj praktika scienco. La jaro 1861 referencas al la dato (la 10-a de aprilo 1861) kiam korporaciigis la Instituton la Regno de Masaĉuseco.

La oficiala sigelo de MIT adoptiĝis la 26-an de decembro 1864 de la Korporacio. Multaj versioj aperis tra la jaroj, nuntempe ofte pariodoj faritaj de la studentaro. En 2002, estis diskuto pri rekoni la kontribuojn de virinaj studentoj ĉe la Instituto per surskribi la klasringon de la jaro 2004 per sigelo kun viro kaj virino. Sed la studentaro voĉdonis por ne ŝanĝi la sigelon sur la ringo.

Famaj diplomiĝintoj

Bildaro

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.