Mary McAleese | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Máire Pádraigín Bean Mhic Ghiolla Íosa Mary Patricia McAleese | |||||
Naskiĝo | 27-an de junio 1951 (72-jaraĝa) en Belfasto | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Irlando vd | ||||
Alma mater | Reĝina Universitato de Belfast vd | ||||
Partio | Soldatoj de Irlando vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Martin McAleese vd | ||||
Infanoj | 3 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • ĵurnalisto • verkisto • universitata instruisto • pledadvokato vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Mary Patricia McAleese en la angla aŭ Máire Pádraigín Mhic Giolla Íosa en la irlanda (naskiĝis la 27-an de junio 1951 sub la nomo de Mary Leneghan / Máire Ní Lionnacháin en Belfasto, Nord-Irlando) estis la 8-a prezidento de la Respubliko de Irlando, oficanta ĝis la 11-a de novembro 2011.
Biografio
Dum sia adolesko ŝi vivadis en Dublino. Ŝi poste revenos al sia loko de naskiĝo por studi juron, fariĝi advokato kaj instrui en la universitato. Ankaŭ ŝi instruis en Dublino juron kaj kriminologion en la Kolegio Triunuo kaj debutis en 1975 kiel radifonia ĵurnalisto.
Ŝi ankaŭ regis, interalie, televidkanalon kaj elektran firmaon en Nord-Irlando, dum ŝi iĝis aktivulo por la handikapojn. Ŝi revenas universitaten en 1981. En 1987, ŝin oni petas regi la Instituto de Profesiaj Juraj Studoj kie lernas la Nord-Irlandaj advokatoj. Dum la sama jaro, ŝi kandidatiĝis en la partio Fianna Fáil por la prezidenta baloto kaj malgajnis.
Grave katolikisto, ŝi subtenas unuigon de la insulo Irlando kaj estas rigardita kiel strikta konservativulo. Post sia politika malsukceso en la baloto en 1987, ŝi prezidentiĝas unu jardeko poste, en 1997, tiel anstataŭigante la antaŭ prezidento Mary Robinson. Ŝi estas la unua prezidento de la Respubliko de Irlando kiu naskiĝis en Nord-Irlando.
La 1-a de oktobro 2004 je la 12-a precize, ŝi estas reelektita por dua mandato, sen kontraŭulo. Post baloto de la 27-a de oktobro, la 11-an de novembro 2011 ŝi transdonas la postenon al la posteulo Michael D. Higgins.