Martonfa, kroate Martofa estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en Distrikto Pécsvárad.
Bazaj informoj
- Areo: 6 6 km²
- Loĝantaro: 200
- Poŝtkodo: 7720
- Telefonprefikso: 72
- Koordinatoj: 46°06′56″N 18°22'22″E
Situo
Martonfa situas sur tre mildaj deklivoj, laŭ ĉefvojo Pécs-Szekszárd.
Historio
La loko estis loĝata jam dum la bronzepoko. Antaŭ la hungaroj keltoj vivis tie. La unua skriba mencio devenis el 1015 laŭ tiama hungara ortografio "Mortun", kiel apartenaĵo de abatejo de Pécsvárad. La komunumo restis viva dum dominado de la turkoj. En la 18-a jarcento iom da germanoj alvenis. Inter 1918-1921 armeo de Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj okupis la vilaĝon.
En Martonfa migra poŝto servas.
Vidindaĵoj
- romkatolika preĝejo omaĝe al Stefano la 1-a (Hungario) de 1874
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.