marto | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | ||||
4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 |
11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 |
18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 |
25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 |
aranĝo de 2024 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en marto 2017:
- La armeo de Sirio rekuperas la urbon Palmira el la Islama Ŝtato.
- Svedio reinstalas devigan militservon.
- Eltrovo de nombraj fetaj aŭ bebaj restaĵoj en komuna tombo de katolika ordeno konfirmas ke preskaŭ 800 infanoj dum tri jardekoj mortis anonime en rezidejo por fraŭlaj patrinoj en Tuam, Irlando.
- En la tuta mondo Internacia Tago de Virinoj.
- Almenaŭ 31 mortintaj junulinoj en protesta incendio de junulargastejo de San José Pinula, Gvatemalo.
- Almenaŭ 49 mortoj pro atako de la Islama Ŝtato al la plej granda hospitalo de Kabulo, Afganio.
- La suprema tribunalo de Sud-Koreio konfirmas la elpostenigon de la jam eks-prezidantino Park Geun-hye.
- Pli ol 40 mortoj pro atenco kontraŭ ŝijahistoj en areo de tombejoj en Damasko, Sirio.
- Ok policanoj mortintaj pro atako de talibanoj en Afganio.
- 16 mortoj pro bombardado kontraŭ merkato en Jemeno.
- 11 policanoj mortintaj pro atako de maoistoj en Barato.
- Dum protestoj post la definitiva elpostenigo de la prezidantino de Sud-Koreio okazis tri mortoj.
- Miloj protestas kontraŭ atomenergio en Tajvano.
- Pli ol 60 mortoj kaj grandaj damaĝoj pro inundoj en Peruo.
- Mortis en Sankta-Lucio la poeto Derek Walcott, kiu estis Nobel-premiito de Literaturo en 1992.
- Atako de helikoptero de la kontraŭhutia koalicio estrita de Saudarabio kontraŭ rifuĝintoj el Somalio okazigas pli ol 40 mortoj en Jemeno.
- Evidentiĝis ke Israelo atakas militcelojn en la enlanda milito de Sirio.
- Mortis fama muzikisto kaj kantisto Chuck Berry.
- En la aĝo de 84 jaroj mortis kardinalo kaj eksa praga ĉefepiskopo Miloslav Vlk.
- 18 personoj, ĉefe studentoj, mortiĝis kiam enorma arbo falis dum ŝtormo sur naĝejo sub akvofalo ĉe Kentampo, Ganao.
- Jam pli ol 75 mortoj kaj grandaj damaĝoj pro la inundoj en Peruo.
- Mortis Martin McGuinness, politikestro de Nord-Irlando kiu kontribuis al la ĉesigo de perforto fare de IRA.
- Kvar mortoj kaj 40 vunditoj pro individua atako antaŭ la Brita Parlamento, Londono.
- Manifestacioj en Libano kontraŭ korupto kaj plialtigo de impostado.
- Eksplodo de municiejo en la urbo Balakleja, Ukrainio, inter la teritorioj kontrolitaj respektive de la ukraina registaro kaj de la separatistoj pro-rusaj.
- Talibanoj konkeras la urbon Sangin, en la provinco Helmand, suda Afganio.
- Ĉiutagaj protestaj manifestacioj en Bonaero, Argentino.
- Kurdaj trupoj kun helpo de la internacia koalicio konkeras flughavenon de Taqba, 50 km okcidente de Rakka, Sirio, el la Islama Ŝtato.
- Protestaj manifestacioj en Rusio. Deko da arestitoj, inter kiuj la opoziciulo Aleksej Navalnij.
- Oni translokigas milojn da personoj el la norda marbordo de Aŭstralio pro tuja alveno de ciklono de nekonata potenco.
- La Suprema Tribunalo de Venezuelo haltigas la funkciadon de la Parlamento.
- La eks-prezidentino de Suda Koreio, nome Park Geun-hye, estis arestita pro korupto.
- Bataloj en Paragvajo inter polico kaj opoziciantoj rezultas en unu morto, vunditoj, cento da arestitoj kaj la Parlamento en Asunción ruinigita.
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.