marto | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | ||||
4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 |
11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 |
18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 |
25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 |
aranĝo de 2024 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en marto 2016:
- Malapero de 28 ministoj de orminejo ĉe Tumeremo en orienta Venezuelo timigas pri amasmurdado fare de krimuloj.
- Atako de usonaj aviadiloj al kampadejo de la somalia milico Al Ŝabab okazigas 150 mortojn.
- En Tunizio atako de ĝihadistoj okazigis pli ol 50 mortojn (el kiuj 35 teroristoj, 10 policanoj kaj 7 civiluloj) kaj kelkajn vunditojn ĉe la limo kun Libio.
- En Brazilo oni akuzis pro korupto eksprezidenton Lula da Silva kaj partianoj defendas lin.
- Atenco fare de ĝihadistoj en turismejo de Eburbordo okazigis 16 mortojn.
- Atako per aŭtobombo en Ankaro, Turkio, okazigis 37 mortojn kaj 125 lezitajn.
- La koalicio saudiema bombardas merkaton kaj okazigas almenaŭ 41 mortojn (ĉiuj civiluloj, inter kiuj kelkaj infanoj) kaj 75 vunditojn en Haja, nordorienta Jemeno.
- 62 personoj mortiĝis pro akcidento de aviadilo Boeing 737 de la entrepreno FlyDubai surteriĝonta sur la flughaveno de la urbo Rostov-na-Donu en suda Rusio.
- Atenco de ĝihadistoj kontraŭ kontrolejo ĉe la urbo Al Ariŝ en la duoninsulo Sinajo, Egiptio, okazigis el 13 al 18 mortojn (depende de la fontoj.
- Memmortiga atenco en konata komerca strato en Istanbulo, Turkio, okazigis 5 mortojn kaj 36 lezitajn.
- Almenaŭ 13 mortintoj (nome studentinoj laŭ la Programo Erasmus, ĉefe italaj) en akcidento de buso kiu estis reveninta post festoj el Valencio al Barcelono.
- Obama vizitas Kubon post pli ol 50 jaroj de malvarma milito.
- Eksplodoj en la flughaveno kaj metroo en Bruselo. Almenaŭ 30 personoj mortis kaj preskaŭ 100 personoj estis vunditaj. Oni proklamis la plej grandan sekuravertan gradon. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- En Havano unuafoje koncertis usona muzikgrupo Rolling Stones.
- Forpasis Michel Duc Goninaz.
- Mortis la hungara Nobel-premio Imre Kertesz.
- Falo de konstruata ponto okazigas almenaŭ 18 mortojn kaj ĉirkaŭ 100 vunditojn en Kolkato, Barato.
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.