marto | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | ||||
4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 |
11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 |
18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 |
25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 |
aranĝo de 2024 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en marto 2019
- Gravaj tutlandaj manifestacioj en Alĝerio kontraŭ la kandidatiĝo de Abdelaziz Bouteflika al kvina prezidenta mandato.
- Okazis en multaj landoj manifestacioj kaj aliaj protestaj kaj postulaj luktaj agadoj pro la Tago de la Virinoj.
- Kosmoŝipo Crew Dragon de kompanio SpaceX surteriĝis en Atlantiko kaj tiel sukcese finis sian unuan flugon al Internacia Kosmostacio.
- Apud etiopia urbo Adis-Abebo kraŝis aviadilo Boeing 737 de la kompanio Ethiopian Airlines kun 157 homoj.
- Atenco en du moskeoj de Christchurch, Nov-Zelando,fare de aŭstralia ekstrem-dekstremulo, kaŭzis almenaŭ 49 mortintojn. (Vidu la ĉefan artikolon: Atenco en Christchurch)
- La prezidanto de Kazaĥio Nursultan Nazarbajev informis la popolon pri sia eksiĝo. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- La prezidanto de la Supera ĉambro de la Parlamento de Kazaĥio Kasimĵomart Tokajev ĵuris kiel nova prezidanto de la lando. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Germana, dana, ĉeĥa kaj slovaka Vikipedioj malŝaltis sin por unu tago kiel protesto kontraŭ Direktivo pri Kopirajto en Unuiĝinta Cifereca Merkato.
- Zuzana Čaputová estas elektita prezidanto de Slovakio, iĝanta la unua ino atinginta tiun oficon.
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.