Martin Zeiller | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 17-an de aprilo 1589 en Ranten | |
Morto | 6-an de oktobro 1661 (72-jaraĝa) en Ulm | |
Lingvoj | latina • germana vd | |
Ŝtataneco | Germanio vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto • geografo vd | |
Aktiva en | Ulm vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Martin ZEILLER [cajler] (naskiĝis la 17-an de aprilo 1589 en Ranten, Stirio; mortis la 6-an de oktobro 1661 en Ulm) estis protestantisma germana verkisto de la baroka epoko.
Vivo
Martin Zeiller estis la filo de protestantisma patro, kiu pro katolikisma persekuto estis forpelita el Stirio kaj kun sia familio trovis ekzilon en la libera regna urbo Ulm. Post lernejaj jaroj en la gimnazio de Ulmo, li ekde la jaro 1608 studis historion kaj juron en la universitato de Wittenberg. Post la studado li laboris kiel privata instruisto en nobelaj familioj interalie en la aŭstria urbo Linz, de kie tamen la kontraŭreformacio ree forpelis lin. Ekde la jaro 1629 li denove vivis en la regna urbo Ulm, kie li havis diversajn postenojn en la lerneja sistemo: interalie li en 1641 estis gimnazia kontrolisto, kaj en 1643 inspektistoj de la germanlingvaj (do ne latinaj) lernejoj. Martin Zeiller estas tipa ekzemplo de baroka tutfakulo kaj kompila verkisto. Li verkis grandan nombron da libroj - nue la urba biblioteko de Ulm konservis 90 el liaj libroj. Plej konata li estas pro sia teksta kunlaboro en la urbobildaro Topographia Germaniae ("topografio de Germanio"). La populara verkisto ankaŭ produktis vojaĝogvidiliojn kaj plurajn leksikonojn. La granda literara produktemo estis tute aprezata fare de la samtempuloj; la poeto Georg Philipp Harsdörffer' ekzemple verkis versaron pri li, kiu komenciĝis per la vortoj „Der nie verweilte Fleiß in Herrn Zeillers Schriften“ ("la neniam ripozanta vervo en la verkaro de sinjoro Zeiller...").
Verkaĵoj (elekto)
- Traduko de François de Rosset: Theatrum tragicum … in die Teutsche Sprache transferirt durch M. Zeiller, eldonita fare de Martin Opitz. Danzig 1640 kaj pli poste (konatas 25 eldonoj)
- Neue Beschreibung der Königreiche Dennemarck unnd Norwegen, auch derselben einverleibten Landschafften, fürnembsten Stätten und Plätzen; sambt Einer Vorrede ("nova priskribo de la reĝlandoj Danio kaj Norvegio, antaŭ de la de ili aneksitaj pejzaĝoj, plej noblaj urboj kaj lokoj, kun antaŭparolo"), Ulm 1648
- kun Matthaeus Merian: Topographiae Bohemiae, Moraviae et Silesiae; das ist Beschreibung vnd eigentliche Abbildung der vornehmsten vnd bekandtisten Stätte und Plätze in dem Königreich Boheim vnd ihm einverleibten Ländern Mähren vnd Schlesien ("topografio de Bohemio, Moravio kaj Silezio; priskribo kaj bildio de la plej noblaj kaj plej konataj urboj kaj lokoj en la reĝlando Bohemio kaj de la aneksitaj landoj Moravio kaj Silezio"). Frankfurt 1650 (rete).
- Fidus achates, oder Getreuer Reißgefert. Ulm 1651 (rete).
- Historici, chronologici et geographi … quo vixerunt, et operibus … scripserunt. 2 volumoj. Ulm 1652
- 100 Dialogi oder Gespräch von unterschiedlichen Sachen. Ulm 1653
- Handbuch von allerley nutzlichen Erinerungen ("manlibro de ĉiaj utilaj memoroj"). 2 volumoj. Ulm 1655
- Topographia Franconiae ("topografio de Frankonio"), 1656
- Anderte Beschreibung des Königreichs Polen und Großherzogthums Litauen (aktualigita priskribo de la reĝlando Pollando kaj de la grandprinclando Litovio"), Ulm 1657 (rete).
- M.Z. Topographia Bohemiæ, Moraviæ et Silesiæ : das ist, Beschreibung vnd eigentliche Abbildung der Vornehmsten undbekandtisten Stätte, vnd Plätze, in dem königreich Boheim vnd einverleibten Landern, Mähren, und Schlesien. das ist, Beschreibung und eigentliche Abbildung der Vornehmsten, und bekandtisten Stätte, und Plätze, in dem Königreich Boheim und einverleibten Landern, Mähren, und Schlesien Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine, [Frankfurto ĉe Majno] 1925.
- Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine Topographia Electorat[us] Brandenburgici et Ducatus Pomeraniae etc., das ist, Beschreibung der Vornembsten und bekantisten Stätte und Plätz in dem hochlöblichsten Churfürstenthum und March Brandenburg und dem Herzogentum Pomeren zu: sampt einem doppelten Anhang, 1. Vom Lande Preußen unnd Pomerellen, 2. Von Lifflande und selbige berüffenisten Orten, [Frankfurto ĉe Majno] [1962]. (rete) (rete).
- Tractatus De X. Circulis Imperii Romano-Germanici, Oder von den Zehen deß H. Römischen Teutschen Reichs-Kraisen. Ulm 1665 (rete).
Eksteraj ligiloj
- Informoj pri Martin Zeiller en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)