Martin Schulz | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Martin Schulz | |||||
Naskiĝo | 20-an de decembro 1955 (68-jaraĝa) en Hehlrath | ||||
Lingvoj | germana • angla • franca • nederlanda • itala • hispana vd | ||||
Loĝloko | Würselen vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio vd | ||||
Alma mater | Heilig-Geist-Gymnasium vd | ||||
Partio | Socialdemokratia Partio de Germanio | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Patro | Albert Schulz vd | ||||
Patrino | Clara Schulz vd | ||||
Edz(in)o | Inge Schulz vd | ||||
Infanoj | 2 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • librovendisto • verkisto de nefikcio vd | ||||
Laborkampo | politiko vd | ||||
Aktiva en | Würselen • Strasburgo • Bruselo • Berlino vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Martin SCHULZ [ŝulc] (naskiĝis la 20-an de decembro 1955 en Hehlrath, nun parto de Eschweiler) estas germana politikisto kaj de 1994 membro de la Eŭropa Parlamento. De 2004 li tie estis estro de la frakcio Partio de Eŭropaj Socialdemokratoj, kiu de 2009 portas la nomon Progresema Alianco de Socialistoj kaj Demokratoj. Ekde januaro 2012 ĝis januaro 2017 li estis prezidanto de la Eŭropa Parlamento. Profesie Martin Schulz fakte estas librovendisto.
Schulz konatiĝis al iom vasta publiko, kiam la 2-an de julio 2003 li esprimis kritikon pri la itala ĉefministro Silvio Berlusconi, parolante pri "viruso de konfliktantaj interesoj". Berlusconi respondis al li nur, ke li proponos lin por la rolo de ekstermeja ĉef-prizonulo en filmo. Tio kaŭzis certan diplomatian misetoson inter Italio kaj Germanio.
Post la eŭropaj balotoj de 2009 Schulz prokrastis la konsenton de la parlamento al dua ofic-periodo de la Eŭropa Komisiono de José Manuel Barroso, diskutigante pri la belgo Guy Verhofstadt kiel komisionestro.
En januaro 2017, la Socialdemokratia Partio de Germanio nomumis lin kandidato por kanceliero en la parlamenta baloto en septembro samjare kontraŭ Angela Merkel. La partio faris lin prezidanto de la partio je 19-a de marto 2017. En la baloto lia partio perdis voĉojn kaj falis de ĉ. 25 al 20 procentoj. Schulz restis parti-prezidanto kaj estas cetere membro de la parlamenta frakcio.
En februaro 2018, la SPD decidis ke ĝi eniros novan koalicion kun la kristandemokratroj. Schulz deziris fordoni la parti-prezidantecon kaj fariĝi ministro pri eksterlandaj aferoj. Tio renkontis multe da kritiko en la partio, ĉar li antaŭe ĉiam rifuzis fariĝi ministro en kabineto de Angela Merkel. Fine li restis ekster la kabineto kaj estas ekde tiam simpla parlamentano. La partiprezidantecon transprenis en aprilo 2018 Andrea Nahles.
Antaŭe: | Prezidanto de la Eŭropa Parlamento | Poste: | ![]() |
---|---|---|---|
Jerzy Buzek | 2012–2014 kaj 2014-2017 | Antonio Tajani |