Martin Packness | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de februaro 1839 |
Morto | 24-an de majo 1914 (75-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Danio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Martin PACKNESS [paknes] (naskita la 3-an de februaro 1839 en Vejle; mortinta la 24-an de majo 1914 en Vejle) estis dana esperantisto kaj eldonisto.
Packness multe vojaĝis kaj restis kelkan tempon en Kablando, tiam angla kolonio en Sudafriko. En sia naskiĝurbo li vigle verkis kaj eldonigis Esperantan literaturon. Menciinda estas lia vortaro dana-esperanta (Dansk-Norsk Esperanto Ordbog), kiu aperis kiel n-ro 5 en la Esperanto Serio ĉe Neumann en Vejle en 1909 (18x12 cm [2], iv, 304 p.).
Li fondis Esperanto-klubon de Vejle la 21-an de januaro 1909.
Eksteraj ligiloj
- Libroj de kaj pri Martin Packness en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.