Martin Kocher
Persona informo
Naskiĝo 1973
en Salcburgo
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Alma mater Universitato de Innsbruck vd
Partio sen valoro vd
Profesio
Okupo ekonomikisto universitata instruisto politikisto vd
Aktiva en Munkeno vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj

Martin Georg KOCHER (naskiĝinta la 13-an de septembro 1973 en Salzburg)[1] estas aŭstra ekonomikisto, iama universitata profesoro kaj senpartia politikisto. Ekde la 11.1.2021 li estas federacia ministro pri laboraj, familiaj kaj junularaj aferoj en la dua kabineto de Sebastian Kurz posteulante Christine Aschbacher kiu demisiis pro plagiato-riproĉoj pridisertaciaj.[2] Kocher estis profesoro pri Kondutekonomio kun aplikado en la aŭstria ekonomipolitiko ĉe la Instituto pri politika ekonomio kaj ĉe Vienna Center for Experimental Economics de la Universitato de Vieno kaj inter 2016 kaj 2021 scienca estro de la Instituto pri superaj studoj/IHS.

Vivo

Post studo de politika ekonomio ĉe la Universitato de Innsbruck li doktoriĝis tie en 2002. Lia habilitiĝo fariĝis en 2007, denove en Innsbruck. Jam antaŭ la fino habilitiĝa li gajnis alifontajn rimedojn, i.a. tra Nacia Banko de Aŭstrio kaj Raiffeisen-landobanko de Tirolo. Kiel gastscienculo li restadis du jarojn ĉe la Universitato de Amsterdamo.

En 2010 li iĝis profesoro ĉe Universitato de Orienta Anglio kiun li baldaŭ forlasis por sekvi vokon je la Universitato de Munkeno. Tie li jam estis studa dekano kaj dekano de la politikekonomia fakultato estante direktoro de la Munkena laborejo pri eksperimenta esplorado rilate ekonomion kaj socion/MELISSA, kiu rekta frukto estis de la ŝtata apog- kaj plibonigprogramo Exzellenzinitiative. Ekde 2011 Kocher estas vizitanta profesoro ĉe la Universitato de Göteborg. Inter 2014 kaj 2016 li estis adjunkta profesoro ĉe la Kvinslanda teknika universitato de Brisbano.

Liaj ĉefaj esplorkampoj kuŝas en la temaro de konduta ekonomio, eksperimenta ekonomiesplorado kaj psiĥologio ekonomia.

Ekde la 1.9.2016 li estris la Instituton pri superaj studoj/IHS.[3]

En junio 2020 li posteulis Gottfried Haber prezidantece ĉe Fiska konsilio.[4]

Sciencaj laboroj

Martin Kocher rangas inter la plej aktivaj esploristoj sur la kampo de eksperimenta ekonomiesplorado en Germanujo. En 2013 li havis la 12-an rangon ĉe Handelsblatt-konkurso pri sukcesegaj ekonomiistoj germanlingvaj estantaj en la aĝo de malpli ol 40 jaroj. La saman jaron FAZ elektis lin la 38-a plej influhavanta germanlingva politikisto.[5] Liaj eseoj fakaj publikigitis en multaj renomaj gazetoj (ekz. ĉe American Economic Review, Management Science).

Kocher okupiĝis pri granda gamo da konduta ekonomio. Li ekzemple aperigis studojn pri la influo de tempopremo je individua decidprenado.[6] aŭ pri la evoluo de preferoj ĉe infanoj kaj adoleskantoj.[7] Koncerne sportekonomikon li klarigis kune kun la fakulo Matthias Sutter, ke arbitraciistoj ofte malkorekte plihelpas la hejman teamon en kazo de minacanta malvenko.[8]

Honoroj

Martin Kocher ricevis la sekvajn premiojn kaj honorojn:

  • Preis der Nationalökonomischen Gesellschaft für den besten Beitrag eines jungen Ökonomen (2000)
  • Beste Dissertation der Wirtschafts- und Sozialwissenschaftlichen Fakultät der Universität Innsbruck (2003)
  • Preis des Fürstentums Liechtenstein für Forschung (2003)
  • Preis der Stadt Innsbruck für Forschung (2003)
  • Bayerischer Preis für exzellente Lehre (2013)

Eldoniste

Martin Kocher ekde 2013 kuneldonas la fakgazeton "Journal of Behavioral and Experimental Economics" kaj inter 2008 ĝis 2015 li kuneldonis krome "Journal of Economic Psychology.[9]

Verkoj

  • Martin Kocher, J. Pahlke, S. Trautmann: Tempus fugit: Time pressure in risky decisions. Management Science 59 (10), 2013, p. 2380–2391.
  • M. Sutter, Martin Kocher, D. Rützler, S. Trautmann: Impatience and uncertainty: experimental decisions predict adolescents' field behavior. American Economic Review 103 (1), 2013, p. 510–531.
  • M. Sutter, S. Haigner, Martin Kocher: Choosing the stick or the carrot? Endogenous institutional choice in social dilemma situations. Review of Economic Studies 77 (4), 2010, p. 1540–1566.

Referencoj

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.