Martinus Kemnicius maior (1561-1627) | ||
---|---|---|
![]() Bildo de Martin Chemnitz la Maljuna. | ||
Persona informo | ||
Martin Chemnitz | ||
Naskiĝo | 15-a de oktobro 1561 en Brunsvigo, Germanio | |
Morto | 26-a de aŭgusto 1627 en Ŝlesvigo, Germanio | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Germanio vd | |
Alma mater | Universitato de Lepsiko Eŭropa Universitato Viadrina Universitato de Helmstedt Universitato de Frankfurto ĉe Odro Universitato de Rostock | |
Familio | ||
Patro | Martin Chemnitz vd | |
Gefratoj | Martin Chemnitz (pastro) vd | |
Infanoj | Martin Chemnitz la Juna • Bogislaw Philipp von Chemnitz vd | |
Profesio | ||
Okupo | juristo • universitata instruisto • advokato vd | |
Aktiva en | Rostock • Szczecin vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Martin Chemnitz la Maljuna (1561-1627) estis germana juristo, kanceliero, rektoro kaj advokato, filo de Martin Chemnitz (1522-1586), frato de Martin Chemnitz (1564-1627) kaj patro de Martin Chemnitz la Juna (1596-1645) kaj de la historiisto Bogislaw Philipp von Chemnitz (1605–1678).
Biografio
Martin Chemnitz estis la dua filo de la lutera teologo Martin Chemnitz kaj Anna Jäger. Li estis instruita de privataj instruistoj, inkluzive de Heinrich Meibom la Maljuna (1555-1625), kaj en la urba lernejo de Brunsvigo. Li studis ekde 1578 en la Universitato de Lepsiko, kie li doktoriĝis pri filozofio en 1580. Li tiam translokiĝis al la Universitato de Helmstedt kaj fine al la Viadrino[1] en Frankfurto ĉe Odro. Tie li doktoriĝis pri ambaŭ juroj (civila kaj eklezia) en 1588. Poste li iris al Rostock por dediĉi sin al advokatofico.
Duko Bogislavo la 13-a el Pomeranio (1544-1606) nomumis lin al la mentoreco de la duko Philipp Julius de Pomeranio-Wolgast (1584-1625). En 1601 li estis nomumita plena profesoro pri juro en la Universitato de Rostock kaj estis elektita rektoro de la universitato fine de la jaro.
Bogislavo la 13-a de Pomeranio nomumis lin, en 1603, kiel Privata Konsilisto kaj Kanceliero de la registaro de Pomeranio-Stettin. Lia sukcedanto Filipo la 2-a el Pomeranio (1573-1618) konfirmis lin en liaj postenoj en 1606 kaj sendis lin al la Imperia dieto en Regensburgo, en 1613. Post la morto de Filipo la 2-a, en 1618, li akceptis inviton al la kortego de duko Johano Frederiko de Holstein-Gottorf (1579-1634), en Ŝlesvigo, kie li estis kanceliero ekde 1619 ĝis la fino de sia vivo.
Literaturo
Vidu ankaŭ
- Johannes Borcholten (1535-1593)
- Bogislavo la 13-a (Pomeranio) (1544-1606)
- Heinrich Camerarius (1547-1601)
- Heinrich Meibom la Maljuna (1555-1625)
- Christoph Gruner (1557-1606)
- Statius Borcholten (1569-1626)
- Filipo la 2-a (Pomeranio) (1573-1618)
- Johano Frederiko (Holstein-Gottorf) (1579-1634)
- Axel Oxenstierna (1583-1654)
- Philipp Julius (Pomeranio) (1584-1625)
- Franciscus Chemnitz (1609-1656)
- Johann Friedrich Chemnitz (1611-1686)
- Christoph Chemnitz (1613-1671)
- Christian Chemnitz (1615-1666)
- Johann Bernhard Krey (1771-1826)
Referencoj
- ↑ La Viadrino aŭ Brandenburga Universitato de Frankfurto estis la unua universitato de Brandenburgo, fondita en 1506. En 1811 ĝi translokigis al la Universitato de Vroclavo.